GerardoGerardo Hernández
#58739-004
U.S. Penitentiary-Lompoc
3901 Klein Blvd.
Lompoc, CA 93436

Naskiĝis en Kubo la 4an de junio 1965. Diplomiĝis en la Instituto de Internaciaj Rilatoj Raúl Roa García, de Havano. Li estas karikaturisto kaj humuristo. Meze de la 90aj jaroj li plenumis misiojn en Usono kun la celo preventi Kubon de agoj teroristaj. En tiu lando li laboris kiel grafika artisto. Li estis komdamnita je du dumvivaj karcerpunoj plus 15 jaroj en mallibereco. Deliktoj kulpigitaj al li: konspirado, konspirado por murdi, konspirado por spioni, agento de fremda ŝtato sen sciigo kaj falsa identeco. Pli...

AntonioAntonio Guerrero
#58741-004
U.S.P. Florence
P.O. Box 7500
Florence CO 81226


Naskiĝis en Miami en la sino de familio kiu revenis al Kubo en 1959. Studis en la pre-universitato Vladimir I. Lenin kaj en la eksa Sovetunio, kie li fariĝis civila inĝeniero. Amanto de poezio kaj sportoj, tiel memoras lin liaj samlernejanoj. Li havas du filojn. Li edziĝis al usonanino  Margaret Bécquer. Laboris en la bazo Boca Chica en Florido.
Li estis komdamnita je dumviva karcerpuno kaj du pliaj komdamnoj je 5 jaroj de mallibereco. Deliktoj kulpigitaj al li: konspirado, konspirado por spioni kaj agento de fremda ŝtato sen sciigo.  Pli...

RenéRené González
Reg. #58738-004
F.C.I. McKean
P.O. Box 8000
Bradford, PA 16701

Naskiĝis en Ĉikago (Usono) la 13an de aŭgusto 1956. Li venis kun sia familio al Kubo, kie  diplomiĝis kiel piloto en la Lernejo pri Aviado Carlos Ulloa; tie li ankaŭ laboris kiel instruanto de flugoj. Fine de 1990 li foriris al Usono por atingi informojn pri la agado de grupoj teroristaj rezidantaj en Miami. Li havas du filinojn. Li estis komdamnita je 15 jaroj de mallibereco. Deliktoj kulpigitaj al li: konspirado kaj agento de fremda ŝtato sen sciigo.  Pli...

FernandoFernando González Llort (Rubén Campa) #58733-004
F.C.I. Oxford
P.O. Box 1000
Oxford WI 53952-0505

Naskiĝis en Havano la 18an de  aŭgusto 1963. Li devenas el laborista familio . Diplomiĝis en la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj Raúl Roa García kun Ora Diplomo. Meze de la 90aj jaroj li foriris por plenumi misiojn de kontrolo kaj atingo de informoj pri la agado de kelkaj gvidantoj kaj membroj de teroristaj organizaĵoj rezidantaj en Florido. Li estis komdamnita je 19 jaroj de mallibereco. Deliktoj kulpigitaj al li: konspirado, agento de fremda ŝtato sen sciigo kaj falsa identeco.  Pli...

RamónRamón Labañino Salazar (Luís Medina)
#58734-004
U.S.P. Beaumont
P.O. Box 26030
Beaumont TX 77720-6035

Naskiĝis en Havano la 9an de junio 1963. Li devenas el kamparana familio. Diplomiĝis kiel Ekonomisto kun Ora diplomo en la Havana Universitato. Li havas du filinojn. Komence de la 90aj jaroj li foriris por plenumi mision en Usono kun gravaj kaj riskaj taskoj celantaj kontraŭrevoluciajn grupojn de Miami. Li estis komdamnita je dumviva karcerpuno krom 18 jaroj de mallibereco. Deliktoj kulpigitaj al li: konspirado, konspirado por spioni kaj falsa identeco.  Pli...