|
|
|
|
Ramón Labaņino Salazar naskiĝis la 9an de junio 1963 en la municipo Marianao de Havano. Liaj gepatroj, Olmes Labaņino Castillo, emeritulo, kaj Nereyda Salazar Verduy, forpasinta, devenas el kamparanoj. Krome, la familion formas lia fratino Layde Labaņino, 34-jara kaj la fratoj Jorge Luis Labaņino, 28-jara, kaj Olmes Labaņino, 29-jara. En tiu havana municipo Ramón studis la bazan, mezan kaj pre-universitatan lernadon kun tre bonaj rezultoj kaj elstaris pro sia partopreno en produktivaj kaj sportaj aranĝoj. Inter 1980 kaj 1986 li studis en la universitato, kie fariĝis Licenciato pri Ekonomio kun Ora Diplomo en sia kurso. En junio 1990 li edziĝis al Elizabeth Palmeiro Casado,nuna edzino, kun kiu li havas du filinojn: Laura Labaņino Palmeiro, 8-jara, kaj Lisbet Labaņino Palmeiro, 4-jara. El antaŭa edziĝo li havas 13-jaran filinon nomatan Ailí Labaņino Cardoso. Komence de la 90aj jaroj li ekloĝis en Usono, plenumante gravajn kaj riskajn taskojn ene de la kontraŭrevoluciaj grupoj rezidantaj en Miami, kiuj multe kreskigis dum tiuj jaroj la kvanton da teroristaj kaj malstabiligaj agoj kontraŭ Kubo. Ĝis la momento kiam li estis arestita en Florido, la 12an de septembro 1998, Ramón Labaņino vivis en tre modestaj kondiĉoj. Li laboris disdonante medikamentojn tra diversaj apotekoj de la ŝtato Florido kaj kiel ŝuo-vendisto. Ramón Labaņino Salazar kaj liaj 4 samlandanoj estis submetitaj je punĉeloj kaj izoliteco dum 17 monatoj kaj 48 tagoj, sen ajna kulpo pri maldisciplino, kaj sub kruelaj, senhomaj kaj humiligaj traktoj. Dum la tuta leĝa proceso la usonaj aŭtoritatuloj malhelpis la laboron de la defendanto prokrastante la aliron al klasifita dokumentaro kaj per ne transdono de pruvoj de la proceso. En la kazo de Ramón Labaņino oni perfortis la kvinan kaj sesan amendojn de la Konstitucio de Usono rilatajn al korekta proceso, rapida juĝo kaj senpartia ĵurio, krom la Amerikan Konvencion pri Homaj Rajtoj. Oni ankaŭ perfortis la Internacian Pakton de Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, samkiel la minimumajn regulojn por trakto al malliberuloj, ambaŭ dokumentoj el Unuiĝintaj Nacioj. Ramón Labaņino Salazar estis komdamnita je dumviva mallibereco plus 18 jaroj en karcero pro la supozitaj deliktoj de konspirado por spioni, esti fremda agento ne deklarita kaj falsa identeco. Li estas malliberigita en la karcero de Beaumont, ŝtato de Texas. |
|
![]() |