|
|
|
René
González Sehwerert
René naskiĝis en Ĉikago, Usono, la 13an de aŭgusto 1956, en la sino de kuba familio el laborista deveno elmigrinta al tiu lando. Lia patro, Cándido René González Castillo, estis siderurgia laboristo en Indiana, Usono, dum la patrino, Irma Teodora Sehwerert Milejan, okupiĝis pri la dommastrado. Ambaŭ kunlaboris kun la revolucia movado 26ª de julio, kiu en Kubo batalis kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista. La 2an de oktobro 1961 liaj gepatroj decidas reveni kaj definitive ekloĝi en la insulo kune kun siaj du filoj, kaj tuj aniĝis al la konstruo de nova socio. Ekde la infanaĝo René evidentigis firman karakteron kaj noblan sentemon; li ŝatis mekanikon. Kun kontentigaj rezultoj li sukcesis en ĉiuj lernojaroj kaj elstaris en sportaj kaj sociaj agoj. En 1974 li volonte prezentiĝis al la militservo, malgraŭ tio ke lia kondiĉo kiel eksterlandano allasis la eblecon resti for de tia respondeco. Tri jarojn poste ankaŭ volontule, kiel miloj da kubanoj, li plenumis militan mision en Angolo, kie oni nomis lin estro de la instruistoj, kiuj laboris por klerigi la soldatojn kaj oficirojn. Inter 1979 kaj 1982 li studis en la aviad-lernejo “Carlos Ulloa”, en San Julián, en la okcidenta provinco Pinar del Rio, kaj post la diplomiĝo li laboris kiel instruisto en la formado de pilotoj de la Kuba Aera Forto. En 1985 oni nomis lin estro de la aera roto en la militbazo de San Nicolás de Bari, en Havano, kaj estro de la sekcio pri sporta aeronaŭtiko. Fine de 1990 li foriris al Usono. En Miami li sukcesas aliri diversajn kontraŭrevoluciajn organizaĵojn, kiuj uzas la usonan teritorion por organizi kaj realigi teroristajn agojn kaj konstantajn provokojn kontraŭ Kubo, kun la celo estigi militan kverelon inter la insulo kaj Usono. Lia vivo en tiu lando evoluis sub kondiĉoj modestaj kaj sinoferaj, havante kiel solan enspezofonton la instruan laboron por pilotoj. La 12an de septembro 1998 René González kaj aliaj kvar samlandanoj estis arestitaj de la Federala Esplor-Buroo de Usono. Formala akuzo venis kvar tagojn poste. Dum 17 monatoj kaj 48 tagoj oni retenis ilin en izolitaj ĉeloj, sen taŭgaj komunikeblecoj kun la advokatoj por prepari la defendon kun la minimumaj garantioj de korekta procezo. Li estis komdamnita en Miami, lulilo de la ekstrema dekstrularo kuba-usona, je 15 jaroj de mallibereco pro la supozita delikto esti fremda agento ne deklarita. Unue oni sendis lin al malliberejo de maksimuma sekureco en Loreto, ŝtato de Pensilvanio, kaj de antaŭnelonge oni translokigis lin al Suda Karolino. Lia edzino, Olga Salanueva Arango, estas industria inĝenierino. En la jaro 1997 ŝi vojaĝis al Usono por reunuiĝi kun la edzo, kune kun sia pli aĝa filino Irma González Salanueva. En 1998, kelkajn monatojn antaŭ la aresto de René, naskiĝis en Usono la plej eta filino, Ivette González Salanueva. Tuj post la aresto de René kaj la ceteraj kamaradoj, komenciĝis minaca periodo kaj premoj jen psikologiaj jen ekonomikaj kontraŭ Olga kaj ŝiaj filinoj, kun la celo ke ŝi perfidu sian edzon kaj patrolandon. La 16an de septembro 2000 Olga estis retenita en la ŝtata malliberejo en Fourtladedale, Florido, restante la eta Ivette ĉe la praavino de René, en Zarazotta. En novembro de la jaro 2000 Olga estis forpelita al Kubo sen rajto vojaĝi kun la filineto. En la kazo de René González oni perfortas la kvinan kaj sesan amendojn de la usona Konstitucio, rilataj al korekta leĝa procezo kaj pri la rajto havi rapidan juĝon kaj senpartian ĵurion. Krome, oni perfortas aliajn regulojn pri la traktado de malliberuloj, de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj la artikolon 10an de la Konvencio pri Rajtoj de la Infanoj, pro malebligo de persona komunikado kun la filino Ivette, kiu aĝis nur kvar monatojn kiam René estis arestita. |
|
![]() |