|
KRONOLOGIO DE MALJUSTECO 16ª kaj 17ª de junio 1998: La aŭtoritatuloj de la kuba Ŝtata Sekureco, dum interŝanĝo kun la Federala Esplor-Buroo(FEB), transdonas al tiu usona agentejo 230-paĝan raporton pri teroristaj agoj kontraŭ Kubo. La FEB agnoskas sian miron pro la abundaj provoj kaj sciigas ke ili respondos du semajnojn poste. 12an septembro 1998: La 5 ( Gerardo Hernández, René González, Antonio Guerrero, Fernando González kaj Ramón Labañino) estas arestitaj de la FEB. Ĝi informas al Ileana Ros Lehtinen kaj Lincoln Díaz-Balart, reprezentantoj de la kuba kontraŭrevolucio en la usona Kongreso, ke estis arestitaj kelkaj “kubaj spionoj”. 12an septembro 1998: Ili estas izolitaj en punĉeloj. Dum 17 tagoj ili restas mankatenitaj ĉedorse kaj senĉese estas pridemanditaj. 15an sept. 1998 : Ili estas akuzitaj de la FEB pri konspirado kaj fremdaj agentoj. Unuafoje la juĝistino Lenard vetoas proponon pri jurisdikcia ŝanĝo (juĝo ekster Miami). 29an sept. 1998: Oni transportas ilin al punĉeloj en la Speciala Unuo de izolado. Ili restas sub tiaj kondiĉoj ĝis la 3ª de februaro 2000. La aŭtoritatuloj rifuzis kelkajn proponojn de la defend-advokatoj pri la maljusteco kaj kontraŭleĝeco de tiaj okazaĵoj. 2an okt. 1998: Oni prezentas la kaŭzon antaŭ federala ĵurio. Ili estas akuzitaj je spionado, arestitaj sen rajto je kaŭcio kaj pendantaj je juĝo. Majo 1998: post kampanjo en la gazetaro de Miami, la Prokuroro anoncas la akuzon de “konspirado por murdi ” ( Oni ligas la kazon kun la faligo de la avietoj, kiuj perfortis la aeran spacon de Kubo la 24an de februaro 1996) Fine de 1998: la terorista organizo Fratoj je Reakiro petas monkompenson pro la okazaĵo de la 24ª de februaro 1996. 7an de majo 1999: la Prokuroro prezentas duan raporton kun la akuzo de konspirado por murdi ligita al la avietoj. majo 2000: la federala juĝistino Joan Lenard deklaras ke la juĝo estos pli interesa ol kiu ajn TV-programo. Sept. 2000: Olga Salanueva, edzino de René, estas arestita kaj ĉantaĝita por ke ŝi deklaru kontraŭ sia edzo. 27an nov. 2000: Komenciĝas la elektoproceso de la ĵurio. 6an decembro 2000: Oni ekkomencas la parolajn sesiojn de la juĝo. Ĝi havos 103 sesiojn kaj daŭros 7 monatojn. Fine de 2000: La edzino de René, estas forpelita kaj sukcesas reunuiĝi kun siaj du filinoj en Kubo. Januaro 2001: La kontraŭkuba gazetaro de Miami parolas pri “la plej granda juĝo de spionoj de la historio de Florido”. 30an aprilo 2001: La kontraŭkuba mafiularo rekonas ke la Prokuroro ne prezentis militistajn atestantojn favore al la tezo je atenco kontraŭ la nacia sekureco de Usono. 4an de junio 2001: La ĵurio kunsidiĝas, la prezidanto anoncas ke en venonta vendredo pretos la verdikto. 8an junio 2001: La ĵurio deklaras La 5 junulojn kulpaj sen fari ajnan demandon. 17an junio 2001: La 5 adresas mesaĝon al la usona popolo klarigante sian batalon kontraŭ terorismo kontraŭkuba. Reprezalie ili estas denove izolitaj en punĉeloj. 20an junio 2001: Kubo diskonigas la tutan veron pri ilia misio, kiu konsistis je averto al la aŭtoritatoj pri la teroristaj agoj plenumotaj kontraŭ la insulo ekde Usono. 18an julio 2001: Oni publikigas “Ekde mia alteco”, poemlibron de Antonio Guerrero en dulingva eldono hispana-angla. 26an de julio 2001: Pli ol miliono da havananoj marŝas por ilia liberigo. La prokuroro kunsidas publike en Miami kun la gvidantoj de la mafio, kiuj agnoskas ke “gvati tiujn grupojn estis la ĉefa celo de la agado de la grupo”. Oni ekkreas grupojn favorajn al ilia liberigo ekster Kubo, eĉ en Usono. 10an dec. 2001: Komenciĝas la laborsesiojn de la juĝodecido. La prokuroro petas severan decidon. 12an dec. 2001: Gerardo Hernández elparolas sian sindefendon. 13an de dec. 2001: Ramón Labañino Salazar elparolas sian sindefendon. 14an dec. 2001: René González Sehwerert elparolas sian sindefendon. 18an dec. 2001: Fernando González Llort elparolas sian sindefendon. 27an dec. 2001: Antonio Guerrero Rodríguez elparolas sian sindefendon. La patrinoj kaj unu el la edzinoj povis ĉeesti la juĝon. 29an dec. 2001. En solena sesio, la Nacia Parlamento donas al la 5, la honortitolon Herooj de la Kuba Respubliko. 29an januaro 2002: Oni translokigas ilin antaŭ la apartigo en tre malproksimaj malliberejoj. Dum la translokigo ili restas sen kontaktoj kun la familio. Oni definitive lokigas ilin en februaro. Okazas la unuaj familiaj vizitoj al la 5 malliberigitaj kamaradoj. Aprilo 2002: Unua serio da vizitoj familiaj al la 5 malliberuloj. 25an de julio 2002: Post ricevi la vizon por viziti sian edzon Gerardo, Adriana Pérez estas arestita en Houston, akuzita pro kontraŭleĝa eniro en usona teritorio, kaj forpelita. 16an okt. 2002: Oni prezentas en Kubo la diskon “Mi revenos” kun muzikigitaj poemoj de Antonio Guerrero. 12an nov. 2002: La usona advokato Leonard Weinglass prezentas proponon favore al nova juĝo ekster Miami, surbaze de novaj elementoj estiĝintaj depost la juĝo. Oni renovigas la peton pri malklasifiko de la “pruvoj” por la akuzoj de spionado. 30an dec. 2002: Oni prezentas la libron “ Amo kaj humuro povas ĉion” kun karikaturoj de Gerardo Hernández. Januaro 2003: Oni fiksas je la 7ª de aprilo la prezenton de apelaciaj dokumentoj antaŭ la Kortumo de Atlanto. Januaro 2003: Okazas la dua serio da familiaj vizitoj. Usono neglektas vizojn al la edzinoj de Gerardo kaj René. 10an feb. 2003: La juĝistino Lenard rifuzas la peton de la advokato Weinglass kaj la malklasifikon de pruvoj. 9an marto 2003: La Nacia Parlamento de Kubo alvokas urĝe finĉesigi la izoligan punon de la 5 junuloj dekretitan denove la 28an de februaro far la maliberejaj aŭtoritatuloj. Oni postulas ke ili povu renkontiĝi kun siaj advokatoj. |
![]() |