| Deklaroj de
Elizabeth Palmeiro.
Finiĝis en Toronto, Kanado, la Unua Internacia Festivalo
de Poezio Rezistema, organizita honore al la kvin kubanoj maljuste enkarcerigitaj
en Usono pro la agado preventi sian popolon kontraŭ agoj de teroro kaj
morto, planitaj ekde la sudo de Florida fare de teroristaj grupoj.
La kuban delegitaron, kiu partoprenis la eventon, formis
la elstaraj poetoj Pablo Armando Fernandez kaj Nancy Morejon, samkiel
la trobadoro Orlando Silverio.
Kiel speciala invitito estis, Elizabeth Palmeiro, edzino de Ramón Labañino,
unu el la Kvinopo, kiu suferas maljustan enkarceriĝon de pli ol jardeko
kaj komdamnitas je dumviva enkarcerigo plus 18 jaroj.
Pertelefona intervjuo, ŝi konfirmis la sukceson de la evento per amasa
ĉeesto de la publiko dum tuta semajno kaj elstarigis ke ankaŭ partoprenis
artistoj el diversaj branĉoj, nome muziko, pentroarto kaj karikaturistoj.
Ŝi raportis ke en la sidejo de la evento en Toronto, partoprenis dekoj
da poetoj kaj aliaj artistoj, kie la bildoj de La Kvinopo, nome Gerardo
Hernández, Ramón Labañino, Fernando González, Antonio Guerrero kaj René
González ĉiam estis, kun solidareco al ties kaŭzo.
Ŝi informis pri la aktualiĝo de la proceso, klarigis la temon de viz-neglektoj
flanke de la usona registaro rilate al Olga Salanueva kaj Adriana Pérez,
edzinoj de René kaj Gerardo respektive, por viziti ilin en la malliberejoj.
Elizabeth memorigis ke Amnestio Internacia aliĝis al la postulo favore
al la rajto de la malliberuloj kaj ties familianoj realigi tiujn vizitojn.
Tiurilate estis sendataj diversaj leteroj al la prezidento de Usono.
Aldone, ŝi sciigis ke la kanada publiko restis ŝokita per la detaloj pri
la 12 Amicus senditaj flanke de esltaruloj, parlamentoj kaj internaciaj
organizaĵoj de advokatoj al la Supera Kortumo de Usono por reekzami la
kazon.
Elizabeth reprezentis la famlianojn de La Kvinopo en la Unua Internacia
Festivalo de Poezio Rezistema kaj estis intervjuita de la latina televido
en Kanado, i.a. |