El la juĝo kontraŭ la 5 …
TERORISMO NETUŜEBLAS

Ekde la 12ª de septembro 1998 kiam estis arestitaj la 5 kubanoj, laŭlonge de la tuta jura procezo kaj ĝis la fino, la ĉefa alstrebo de la usona administracio estis ne malkaŝi la temon de terorismo. 

Malgraŭ la klopodoj de la prokuroro ne prezenti atestantojn ligitajn al tiuj agoj praktikataj ekde Miami, en la sindefendoj de Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Fernando González, Antonio Guerrero kaj René González, malmankas tiaj denuncoj.

Ekzemple, Ramón Labañino denuncis antaŭ la Federala Kortumo de Miami, ke en Usono ekzistas pli ol 800 organizaĵoj perfort-agantaj kaj ke, terorismo estas la vera malamiko de la Nacia Sekureco de tiu lando:  “Flanke de la Prokuroreco ni vidis vere abomenindajn fiagojn kiuj neniel rilatas al justico kaj serĉado de la vero: ili, unue klopodis kaŝi nian tutan pruvaron pri teroristaj agoj faritaj  jen en Kubo jen ĉi tie en Usono. Ili klopodis per ĉiuj eblaj rimedoj kaŝi 90 elcenton de nia pruvaro en tiu ĉi kazo.

Dum la longa procezo la prokuroroj manipulis la faktojn kaj uzis subtilajn kaj apertajn minacojn. Unu el la perfortoj estis, precize, malebligi la partoprenon de atestantoj, kiujn oni ĉantaĝis sub minaco jure kulpigi ilin se ne submetiĝus al la Kvina Amendo de la usona Konstitucio. Tiamaniere ili ne povis deklari pri siaj realaj agoj.

Kaj klare legeblas en la sindefendo prezentita de Ramón, ĵaŭde la 13an de decembro 2001: “ Ĉi tie oni eĉ alvenis ĝis la punkto deziri ĉantaĝi la Generalon de 4 steloj, Charles Wilhem, eks-estro de la Suda Komando, por eviti ke li deklaru nome de la defendo. Ĉi tie oni klopodis kaŝi pruvojn…

 La prokuroroj ege bone reprezentis la etan ekstreme dekstran sektoron kuban, teroristojn kiel José Basulto kaj organizaĵojn kiel Alpha 66, la kuban-usonan nacian Fondaĵon kaj Komandojn F-4, kun kiuj ili sin brakumas kaj kisas en tiu ĉi salono mem kaj antaŭ ĉies  okuloj.

Se io min mirigis de tiu ĉi juĝo estis la enorma deziro, la strebo senlima kiun la prokuroroj kaj ties konsilantoj plenumis por fidele kaj senrezerve reprezenti tiun kriman sektoron”   Dum la juĝo, la usona registaro petis skribe al la tribunalo, ne nur altrudi la plej severajn eblajn punojn  kontraŭ la 5 kubaj akuzitoj, sed krome, aldonan punon por kiam ili rekuperu sian liberecon, tiel ke ili ne povu plu agi kontraŭ la teroristoj kiuj ekde Miami agadas kontraŭ Kubo.

Malgraŭ tio ke ni parolas pri personoj komdamnitaj je karcerpunoj dumvivaj, eĉ duoblaj, kaze de Gerardo Hernández,  speciala kondiĉo altrudita por kontrolata libereco, esprimas ke “ oni malpermesas al la akuzito aliĝi al aŭ viziti specifajn lokojn kie oni scias ke estas aŭ ĉeestas individuoj aŭ grupoj tiaj, kiaj teroristoj”

Pri tiu leĝa furiozemo, la prezidanto de la kuba parlamento, Ricardo Alarcón klarigis ke la usonaj aŭtoritatuloj ne agas kontraŭ tiuj personoj  organizantaj kaj financantaj perfortajn agojn kontraŭ Kubo, sciante pri iliaj rezidejoj.

Li prezicigas ke “ pro tio tiom malfacilas kaj samtempe tiom bezonatas la tutmonda mobilizado por denunci tiun ĉi kazon kaj komprenigi ĝin, tial ke la kazo de la 5 montras la politikan hipokritecon usonan kontraŭ terorismo.

Samtempe kiam la usona administracio povas minaci kiun ajn landon de nia terglobo, neniu povas tuŝi, nek prijuĝi iliajn teroristojn.”

La usona registaro volis konsekri kiel nova principo de la internacia juro, la legitimecon de terorismo kontraŭ la insulo.

La sama terorismo, kiun dum pli ol 4 jardekoj Kubo denuncadis kaj transdonis informon al la usonaj aŭtoritatuloj, kiuj povas ĝin haltigi kaj nenion faris.

Ĝuste tial la krimuloj agas libere dum 5 batalantoj kontraŭ terorismo suferas  Maljustajn punojn, ofendo kiu levigas ĉiutage pli da  kontraŭaj voĉoj tutmonde postulante liberecon por Gerardo, Ramón, Antonio, Fernando kaj René.