Olga Salanueva, edzino de René

Mi pensas ke persono kiel René, kiu amas la vivon, amas la homaron, kiu amas ĉiujn homojn kaj ĉion bonan fareblan kun ili, neniel povus esti ...

Tiuj kiuj konas René, eĉ ene de tiuj  grupoj mem, kelkaj havis, por tiel diri, la kuraĝon esprimi ke René estis bona persono, ĉar neniu povas diri ion alian, kaj tute maleblas ke li povu senti malamon, ĉar li estas homo, kiu defendas la pacon kaj ĉies  rajtojn.

Kaj bone, ĝuste tiuj, kiuj konas tiajn grupojn kaj scias pri kio ili sin okupas, povas pensi ke persono ene de tiaj grupoj , precize por alerti pri la agoj fareblaj de ili kontraŭ la usona popolo kaj la kuba popolo, kompreneble, tiuj devas scii ke tia estas bona persono. Estas persono, kiu evidente, kontraŭas terorismon, kaj mi pensas ke persono kiel René, kiu amas la vivon, amas la homaron, kiu amas ĉiujn homojn kaj ĉion bonan fareblan kun ili, neniel povus esti teroristo.

 Fakte, speciale li, ankaŭ   ne povas senti malamon kontraŭ usonanoj, tial ke liaj originoj estas ankaŭ en la usona popolo, li havas familion, geavojn, onklo-avon, kaj ili mem oferis sian korinklinon al li, al lia familio.

 Tio estas, ke ili mem agnoskis, kiam René estis arestita, kiam nia familio estis disigita, kiam multaj tieaj kubanoj,  perfiduloj,  nin sieĝis, nin akuzis, la usona popolo reprezentita de lia avino, lia onklo-avo, de ĉiuj najbaroj kaj aliaj  proksimaj enloĝantoj de la urbo kie ili vivis, demonstris al ni sian solidarecon, eĉ konante la akuzojn kontraŭ René,  ĉar estis publikigita en la ĵurnaloj, sciante ĉion pri kio oni intencis akuzi René, tamen, pro la fakto koni lin kiel homo, kiel nepo, kiel nevo, kiel patro, kiel edzo, neniel aliĝis al tiaj opinioj, tute kontraŭe.

En mia persono, en liaj filinoj ni vidis tian solidarecon, tio estas, evidente, ke ĉiu koninta René deproksime, scias ke ĉio ĉi estas farso, ke reale oni ĝin faris kun la intenco kaŝi kaj vere plifortigi tiujn grupojn.

Oni ne pardonas la senmaskigon, kiel estis senmaskigitaj, en la juĝo,  la intencoj de tiuj grupoj.

 (17an de majo 2002)