|
Adriana Pérez O’Connor, edzino de Gerardo Hernández “… ekzistas granda nescio de la civitanaro pri la okazintaj faktoj kaj la kaŭzoj de ilia mallibereco…”
“ Mi ekscias pri la aresto de Gerardo la 14an de septembro, du tagojn poste, kio devis esti malfacila etapo por li samkiel por ni, nesciante kiel li estis travivanta tiun etapon. Ni ne sciis kiel ni sukcesus trapasi tiun momenton. Li estis dum 17 monatoj enfermita en truo kaj komplete senkomunikeblecoj, kio daŭris du jarojn kaj duono, ĝis komenciĝis la leĝa juĝo en decembro 2001. Ĝi daŭris ses monatojn, tre longa etapo, kiu finiĝis per verdikto de kulpeco, en junio, kaj en decembro oni ekplenumis la juĝ-decidon je du dumvivaj karcerpunoj plus 15 jaroj en malliberejo. “Pri la kondiĉoj ĉirkaŭantaj Gerardo kaj la ceteraj kamaradoj tie, malliberigitaj en karceroj de Usono, ekzistas granda nescio de la civitanaro rilate al la okazintaj faktoj kaj la kaŭzoj de ilia mallibereco, tial ke ni ŝatus, kaj ni tion petis al la usonanoj kun kiuj ni konatiĝis, ke ili diskonigu al tiuj personoj la okazintaĵojn, la veran historion pri tiu ĉi kazo, tre manipulitan de la gazetaro, kaj nekonatan de la usona popolo. “ Kiam tiu popolo sukcesu koni la kaŭzojn kaj kondiĉojn al kiuj ili estas submetitaj, ĉiujn perfortojn altruditajn, kiam ili ekkonu tiujn virojn kiel homojn kaj personojn de bona volo, ili komprenus ke nenio, kion oni intencas kulpigi al ili aŭ altrudi antaŭ la publika opinio, estas certa, sed tute male. Oni vidos ke ili estas viroj kapablaj kaj pretaj al homa sinofero jen por la kuba popolo jen por la usona, kaj por ni, estus tre valora ke tiu popolo vekiĝu el tia nescio, kaj do, ili donu al ni kompletan subtenon kaj helpon, alfrontante tiun ĉi publikan veron, ĝis nun kaŝitan. Majo 2001. |
![]() |