Josefina Ezpoleta eldonis la poemlibron verkitan de Antonio Guerrero "Ekde mia alteco".

La Kuba Fremdlingva Eldonejo José Martí publikigis la libron "Ekde mia alteco", kiu enhavas pli ol 60 poemojn de Antonio Guerrero Rodríguez , unu el la kvin politikaj malliberuloj en usonaj karceroj pro tio, ke ili defendis la pacon kaj suverenecon de tiu ĉi lando.

Arestite la 12an de septembro 1998, li restis 17 monatojn en izoliĝo aŭ "la truo", kio estas unu el la ĉefaj perfortoj en la manipulata juĝafero, kiun li alfrontas kune kun 4 pliaj kubanoj: Gerardo, Ramón Fernando kaj René.

La titolo "Ekde mia alteco", modeste klarigis la aŭtoro, fontas el la malmulta kono kiun li havas pri poezio, al kio aldoniĝas, ke ili estis verkataj en la 12a etaĝo de la karcero. En tiu maljusta mallibereco li skribis la versojn pasie kaj kun la urĝo komunikiĝi kun la familianoj kaj la mondo.

La poemoj, en hispan-angla eldono, estas nun konataj de la kuba popolo kaj nuntempe kelkaj aperas en retpaĝoj de la kubaj amaskomunikiloj.
Sed nun mi proponas al vi koni la historion, kiun rakontis al mi Josefina Ezpoleta, eldoninto havinta la eblon membri en la teamo kiu alprenis la taskon aperigi la libron de Antonio Guerrero.

--Márgaret Louise Bécquer, edzino de Tony, amplene kaj senteme kunportis la poemojn tradukitajn al Kubo.

Ĝuste pro tiu ĉi laboro estiĝis bela amikrilato inter Maggy, kiel tenere ni nomas ŝin, kaj mi kaj ankaŭ kun Tony. Pere de Maggy mi sendis al Tony leteron, kie mi esprimis al li niajn sentojn pro la alpreno de tiu ĉi laboro, kaj pri la signifo de tiu ĉi laboro, kaj ekde tiam komenciĝis kun Tony korespondado, kiun mi konsideras mirinda.

Mi rekte rilatiĝis al lia familio kaj li estas tre ĝentila, pere de Maggy, plu sendi al mi poemojn hispanlingvajn, tiel verkitajn de li, kaj anglen tradukitajn de Maggy, por ke mi daŭrigu tiun ĉi laboron revizii la poemojn. Tion mi faras, cetere dirindas, kun eksterordinara amo, kaj mi kolektis grandan kvanton da poemoj de Tony, eĉ kelkajn verkitajn antaŭ kaj post ol apero de la libro; mi firme kredas, ke tiuj poemoj estas ĝuendaj de la kuba publiko, kaj en ili aperas kaj senteblas ne nur la grandan sentemon, kiun la legantoj povas konstati en la poemoj "Ekde mia alteco", sed tiun eksterordinaran stoikecon de la kvin herooj, kaj en tiu ĉi kazo, Tony, kiu scipovis bele surpaperigi la aferon, kaj aparte, la vivesperon.

En neniu poemo aperas pesimismo, en preskaŭ neniu poemo estas eĉ parteto de malĝojo, kaj kiam aperas iom da malĝojo pro la mallibereco kaj la kondiĉoj, en kiuj troviĝis tiuj kvin kamaradoj dum longa tempo, tuj en la sekvanta verso aperas granda espero, ĝojo; estas mesaĝo paca, solidareca.

La grandeco de tiuj kvin kamaradoj, ĉar mi havis rilatojn kun la ceteraj kaj mi pensas, ke estas bone diri tion, baziĝas sur ilia sincereco kaj en la spontaneco plenumi sian devon, kaj ili pretas plu plenumi ĝin, indas rimarkigi tion, sed nu, mi kompreneble pli parolos pri Tony, Antonio Guerrero.

Mi diru, ke en la leteroj, ekzemple, ne estas eĉ parteto de plendo, de enkarceriĝo, kia malĝojo, la kvar muroj, aŭ malfortiĝo; estas iu skribanta, kiu ne konas min, sed ni jam havas reciprokan fidon, kaj li scias, ke mi jes havas tiun sinceran rilaton kun la patrino, kun la fratino, kun la nevoj, kun la filo, kun la edzino, tamen ne aperas frazo tia, ne aperas en la leteroj de Tony. Li povas rakonti al mi la manieron kiel li faris krokedojn kun sia avino, kiu cetere havas mian nomon, samkiel la historion de fianĉino kiun li havis kiam li foriris al Kiev, kaj rakonti pri la jogoekzercoj, pri la grupo kiun li organizis kaj estras en la malliberejo, kaj sendi poemon.

Tiel estas, ke ni estigis tiun rilaton rakonti al ni reciproke kion ni faras ĉiutage, li kompreneble ne multon faras, kaj kion li skribas? nu, memoraĵojn de sia vivo, ĉu de kiam li studis en Kiev, ĉu de kiam li laboris en Santiago en la flughaveno, pri la hejmo, kaj tion li rakontas por povi ĝui pli kaj konatiĝi, ĝuste per tiuj rakontoj oni konas la homojn. La homo sincera, honesta, sen kaŝoj, malkapabla vundi iun, ĉiam havanta rideton por la alia, tiu estas Tony, li estas kantanto de la amo.

Mi kredas, ke la amrilato kun Maggy estas belega amrilato. Ni pensu, ke kiam tiuj du homoj konatiĝis Tony malmulte scipovis la anglan kaj Maggy ne scipovis la hispanan, kaj la unua afero kuniginta ilin estis muziko kaj danco, kaj ili estigis tre belan paron surbaze de respekto, amo, komprenemo, helpo.

Maggy havas tre propran vidpunkton pri la vivo, vidpunkto apartenanta al Maggy mem, sed kun eksterordinara amo kaj tre granda spontaneco, kaj krome mi multe admiras ŝin, ĉar Maggy alfrontis en sia lando situacion certe ne facilan. Tiel estas, Maggy venis al Kubo defiante kion ajn. Maggy kunportis la poemojn de Tony kaj Maggy nun klopodas publikigi la poemojn de Tony en Usono. Publikigi tie mem la libron "Ekde mia alteco", por ke ĝi vendiĝu tie mem, tion, mi pensas, ne farus multaj personoj.

Kiam ili estis en la karcero de Miami, kompreneble Maggy vizitis lin, kaj nun li estas en Colorado kaj ŝi vojaĝas tien, en Coloradon, por viziti Tony. Tio estas, ke ŝi samtempe faras sian laboron, la vizitojn al Tony kaj laboron por la liberigo de la kvin herooj, kaj ni pensu, ke por usona civitanino, kiu ne havas nian saman edukon kaj ne pasigis tiujn ĉi 43 jarojn kun ni en la Revolucio, kaj ne estis parto de nia konstruo kaj restis fremda al tiu ĉi situacio, do, havi tiun amon al Tony, kaj ĝenerale al liaj ideoj pri la homaro, igis ŝin alpreni tian sintenon, kiun mi konsideras laŭdinda.

Margaret Bécquer, edzino de Antonio Guerrero, skribis en la antaŭparolo, ke la realo en tiu ĉi planedo estas pli stranga ol la fikcio, ĉar kio okazis al ŝi kaj al Tony en la frumateno de lia aresto, estis groteska kaj preter ĉio, kion ŝi povintus imagi.

Ŝi plu skribis, ke la aŭtoro de la verso "amo kaj amiko ŝia" estis fortege apartigita for de ŝi flanke de funkciuloj de la Federala Esplor-Buroo, enfermita en karcero pro akuzoj de konspiro kaj agado kiel "neregistrita agento de eksterlanda registaro".
Maggy esprimis, ke kiel eblas konstati el tiuj skribaĵoj, Tony estas homo de paco, honesteco kaj amo, simpatia kaj sindonema. Liaj intencoj estas servi. Kaj ŝi proponas liajn poemojn, kiel ŝi indikas en sia enkonduko "se ili utilas al vi".

Ĉi tie mi estas riskante tiujn ĉi versojn

Kuraĝajn, lojalajn, ridemajn,

Naskoj de la netimemaj sentoj,

konceptoj kreitaj de la revoj,

Voĉoj de l’ animo, pli ol talento,

Kiuj reprezentas flamon,

Testamentojn, spurojn de l’ momento,

Nur por la fin’ de labortago.

Versoj kun ĉi makul’ de nostalgio,

Kun ĉi enradikiĝo nomada kaj aktiva,

Kun ĉi foresto sen ŝi, sen bruoj,

Kun ĉiu ĉi kuraĝo kaj ĉi magio,

kun ĉiu ĉi privilegio viva,

kun pli da am’ ol libereco naskitaj.

Ilin prenu se ili al vi utilas

Por trairi la maron

Aŭ iun abismon.

Ilin konservu, se vi volas,

En la centro de vi mem.

Antonio Guerrero, nun el karcero en Colorado, daŭre skribas poemojn, kun belaj frazoj kiel "en la pinto kie babilas la palmoj kaj la steloj" kaj aliaj fortaj versoj kiel "Al la kvarono", kiu estas dediĉita al la karcergardisto. Sed Tony daŭre skribas al la espero, al la patrino, al la familio, al la amo de sia floreto "Maggy", kun la ripetiĝanta temo de la reveno. Kaj pro tio, ke ĝi estas unu el la plej bonaj poemoj en la libro, kie la aŭtoro vidas la certecon en la daŭrigo de sia kazo, jen la poemo "VI ESTAS", kiun li dediĉis al siaj filoj Tonito kaj Gabriel Eduardo...

Vi estas mia mano,

Se la forajn amikojn mi ne povas saluti.

Vi estas mia voĉo,

Se en podioj de ideoj mi ne povas denunci.

Vi estas mia rido,

Se je la hor’ plej pura mi ne povas konsoli.

Vi estas mia revo,

Se alveninte la tempo mi ne povus revi.

(31an de majo 2002)