|
Deklaroj de la prezidanto de la Kuba Parlamento Ricardo Alarcón de Quesada pri: -Manipulado de sekreta informo en la juĝo de la kvin kontraŭteroristaj kubaj batalantoj -Apelacia procezo antaŭ la Kortumo de Atlanta -La duobla mezurilo de Usono en ĝia batalo kontraŭ terorismo
Tio ne estas malgrava detalo: tio signifas ke ĉio, kion la prokuroroj prezentis kiel akuzelementojn kontraŭ la akuzitoj, estis klasifikita kiel privata aŭ sekreta informo. Do, ĉi tie ne temos pri klasika elemento de la usonaj proceduroj, kio estas la nomata Discovery; tiel estas, la proceduro, la elmontro de ĉio, kion vi subtenas kontraŭ mi aŭ kontraŭ mia kliento. Tiel komenciĝas en Usono la juĝaj proceduroj. Tio devas esti en la komenca etapo. La defendantoj devas koni ĉion pri la akuzoj. La akuzantoj havas la akuzojn kaj konvinkas ĵurion pri tio. En tiu ĉi kazo ankoraŭ estas fermita, ne montrita, grupo inter 200 kaj 240 pruvoj – neniu scias pri kio temas -, dokumentaro kiu ankoraŭ hodiaŭ estas sekreta, fermita, kiun ankoraŭ hodiaŭ ne konas la advokatoj de la defendo. Tio estas unu el la kialoj, pro kio ankoraŭ hodiaŭ la dokumentaro ne iris al Atlanto cele la apelacion. La fakto, ke ĉio estis farita laŭ la leĝo de proceduroj kun la klasifikita informo, signifas, ke la advokatoj de la defendo neniam ricevis la dokumentaron, por ke ili ĝin kunportu al la oficejo, esploru, legu kun kolego, kun la akuzitoj. La akuzitaj kamaradoj, kelkaj el ili, neniam havis aliron al la akuzoj faritaj kontraŭ ili, ĝis la momento eniri en la juĝejon. Majo 2001 ----------------- "La apelacia kortumo de Atlanta devas ricevi la dosieron de la malsupera tribunalo, tiu de Miami, kaj poste ili fiksos la datojn, la limdatojn por akcepti la pledantojn kaj aŭskulti ties argumentojn, ktp, sed Atlanta ankoraŭ ne ricevis la dosierojn. Estas centoj da kovertoj fermitaj supozeble havantaj pruvojn en rilato kun la juĝo. Kaj estas la diskuto en Miami kaj la defendo, kompreneble, petas, ke oni malfermu tiujn kovertojn". "Vidu la gravecon de tio. Antaŭ unu jaro ili estis kondamnitaj kaj ankoraŭ estas centoj da pruvoj, intercitile, kiujn neniu vidis, kiujn neniu konas. Do, kiel la supera tribunalo povos studi la kazon, se estas parto de ĝi ankoraŭ kaŝita". La dua demando estas kiel diable oni povis fari justicon, intercitile, antaŭe, havante tiom da aferoj kaŝitaj". "Tiu juĝo havis inter unu el siaj misfaroj, ke la akuzitoj kaj la defendo neniam disponis pri ĉiuj elementoj kiujn oni uzis kontraŭ ili. La Federala Esplor-Buroo decidis pri tio, kion oni havos en konsidero, liveris kelkajn tiel nomatajn pruvojn, aliajn ne, malakceptis la petojn de la defendo, ke kelkaj informoj, kelkaj oficialaj dokumentoj estu konsiderataj parto de la juĝo kaj en tiu procezo kiu daŭris monatojn, ankoraŭ estas aferoj, kiujn ili ne malkaŝis, kiuj tamen, estas parto de la juĝo". Tio estas konfuzo ne facila, ĉar ĝi estas en rilato kun multaj bazaj principoj de kiu ajn juĝa proceduro. En kiu ajn tribunalo pli malpli serioza de la mondo tio maleble okazus kaj tamen, tio okazis". En iu ajn alia kazo nehavanta politikan muntadon kaj malbonajn intencojn, kiel tiu de la kvin junuloj Gerardo, Ramón, Antonio, Fernando kaj René, oni estus jam preparintaj kaj sendintaj la dokumentojn al la dekunua juĝinstanco por komenci la apelacian proceduron, sed la defendo ankoraŭ petas la pruv-liveron por povi surtabligi la kazon kaj ekspliki siajn argumentojn antaŭ la tribunalo de Atlanta. ------------------------ Deklaroj de la prezidanto de la Kuba Parlamento, Ricardo Alarcón de Quesada, pri la duobla mezurilo aplikata de Usono en la supozebla fronta batalo kontraŭ terorismo. Prelego “La Amerikoj, Defioj kaj Duboj”. Havano, 19an de julio 2002. "Se tio eblas, kaj eblas, ke ekzistu tiu duobla mezurilo en momento kiam oni klopodas nin konvinki pri la ekzisto de kompleta batalo kontraŭ terorismo, tio estas maniero diri al ni, ke la batalo kontraŭ terorismo havas unu ekscepton, kaj ke la sama registaro, kiu pretas bombadi kiun ajn, kiun la prezidento de tiu registaro identigu, konsideru aŭ kalumniu kiel supozeblan terorisman ŝtaton, samtempe faras kion ĝi estas faranta kun tiuj kontraŭkubaj grupoj, do, li estas ne nur tiel kulpa kiel la teroristoj mem, por denove mencii la sinjoron prezidento de Usono, sed krome, li klopodas transformi tiun duoblan mezurilon en akcepteblan politikon kaj do, li pligravigas la riskojn, kiujn por Kubo kreas tiu situacio". "Se ni memoras krome, ke tiu sama registaro daŭre enmetas nin kalumnie kaj malpruvable en la listo de la ŝtatoj nomataj stimulantoj de terorismo, ke ĝi eĉ minacas nin per tiu kalumnio pri la nomata bioterorismo, kio en la nunaj kondiĉoj de Usono estas akuzo tre grava pro klaraj kialoj". "Tiel estas, ke de unu flanko li subtenas nivelon de minacanta retoriko, krom kompreneble subteni politikon konatan, kiu plu baziĝas sur la blokado, sur la premo, sur la atakoj, krom tio li akuzas nin aŭ intencas akuzi nin, kaj prezenti nin antaŭ la usona popolo, kiel unu el la danĝeraj elementoj, kiuj minacas la sekurecon kaj la vivon de usonanoj, kaj samtempe li permesas, toleras, ke realaj terorismaj agadoj plu okazu kontraŭ Kubo, sed krome, igante tion doktrino de la usona ŝtato". La sekvoj por nia lando ne povas esti pli malbonaj, ni diru. Julio 2002
|
|
|
![]() |