Deklaroj de Elizabeth Palmeiro.

Finiĝis en Toronto, Kanado, la Unua Internacia Festivalo de Poezio Rezistema, organizita honore al la kvin kubanoj maljuste enkarcerigitaj en Usono pro la agado preventi sian popolon kontraŭ agoj de teroro kaj morto, planitaj ekde la sudo de Florida fare de teroristaj grupoj. Pli...

Olga Salanueva, edzino de René

Mi pensas ke persono kiel René, kiu amas la vivon, amas la homaron, kiu amas ĉiujn homojn kaj ĉion bonan fareblan kun ili, neniel povus esti ...

Tiuj kiuj konas René, eĉ ene de tiuj  grupoj mem, kelkaj havis, por tiel diri, la kuraĝon esprimi ke René estis bona persono, ĉar neniu povas diri ion alian, kaj tute maleblas ke li povu senti malamon, ĉar li estas homo, kiu defendas la pacon kaj ĉies  rajtojn. Pli...


Elizabeth Palmeiro, edzino de Ramon Labañino Salazar

 "Mi edziniĝis al Ramón antaŭ 12 jaroj, ni havas du infaninojn, li havas plian filinon 14-jaraĝan. Iun bonan tagon li decidis akcepti la plej gravan mision, kiun havas kiu ajn homo amanta kaj defendanta sian landon; tiu misio estas iri eksterlanden preventi, scipovi teroristajn agojn planitajn kontraŭ nian landon. Pli...


El la juĝo kontraŭ la 5 …
                 TERORISMO NETUŜEBLAS

Ekde la 12ª de septembro 1998 kiam estis arestitaj la 5 kubanoj, laŭlonge de la tuta jura procezo kaj ĝis la fino, la ĉefa alstrebo de la usona administracio estis ne malkaŝi la temon de terorismo. 

Malgraŭ la klopodoj de la prokuroro ne prezenti atestantojn ligitajn al tiuj agoj praktikataj ekde Miami, en la sindefendoj de Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Fernando González, Antonio Guerrero kaj René González, malmankas tiaj denuncoj.  Pli...


Carmen Nordelo vizitas sian filon Gerardo en la malliberejo de Lompoc, en Kalifornio.

Gerardo Hernández Nordelo, unu el la kvin kubaj politikaj malliberuloj en Usono, havas pli viglan animon ol kutime. Carmen, lia patrino, kaj la fratino, antaŭnelonge vizitis lin en la malliberejo de Lompoc, Kalifornio, kaj tio estas stimulo por alfronti la maljustan punon.

Gerardo estis arestita kune kun la aliaj kamaradoj en septembro 1988, la kialo, batali kontraŭ la terorismon, kiun estigas el Miami la kontraŭrevoluciaj grupoj kubo-devenaj. En procezo plena de neregulaĵoj, perfortoj de la usonaj kaj internaciaj leĝoj, li estis kondamnita je du dumvivaj malliberpunoj plus 15 jaroj da enkarceriĝo. Pri la tagoj de la vizitoj rakontis al ni Carmen Nordelo: Pli...


 
 
 
 

Adriana Pérez O’Connor, edzino de Gerardo Hernández

 “… ekzistas granda nescio de la civitanaro pri la okazintaj faktoj kaj la kaŭzoj de ilia mallibereco…”

 “ Mi ekscias pri la aresto de Gerardo la 14an de septembro, du tagojn poste, kio devis esti malfacila etapo por li samkiel por ni, nesciante kiel li estis  travivanta tiun etapon. Ni ne sciis kiel ni sukcesus trapasi tiun momenton. Li estis dum 17 monatoj enfermita en truo kaj komplete senkomunikeblecoj, kio daŭris  du jarojn kaj duono, ĝis komenciĝis la  leĝa juĝo en decembro 2001. Ĝi daŭris ses monatojn, tre longa etapo, kiu finiĝis per verdikto de kulpeco, en junio, kaj en decembro oni  ekplenumis la juĝ-decidon je du dumvivaj karcerpunoj plus 15 jaroj en malliberejo.  Pli...


Josefina Ezpoleta eldonis la poemlibron verkitan de Antonio Guerrero "Ekde mia alteco".

La Kuba Fremdlingva Eldonejo José Martí publikigis la libron "Ekde mia alteco", kiu enhavas pli ol 60 poemojn de Antonio Guerrero Rodríguez , unu el la kvin politikaj malliberuloj en usonaj karceroj pro tio, ke ili defendis la pacon kaj suverenecon de tiu ĉi lando. Pli...


  Deklaroj de la prezidanto de la Kuba Parlamento Ricardo Alarcón de Quesada pri:

-Manipulado de  sekreta informo en la juĝo de la kvin kontraŭteroristaj kubaj batalantoj

-Apelacia procezo antaŭ la Kortumo de Atlanta

- La duobla mezurilo de Usono en ĝia batalo kontraŭ terorismo

  Estas, fakte, grava perforto de la homaj rajtoj de tiuj personoj, kaj klara perforto de la usonaj karceraj normoj, sed krome, okazis ĉefa perforto, kiu estis meti la akuzitojn en malfacilajn kondiĉojn por povi sin defendi, pro la izoliĝo. Kaj endas aldoni al tio alian punkton esencan,  kiu rilatas al la pruvoj; kiu juĝe rilatas al la procezo-bazo: La tuta akuzo kaj la tuta procezo estis farita surbaze de la leĝo de proceduro pri  sekretaj informoj, kio en la angla lingvo korespondas al la komencliteroj CITA. Pli...