Zunzuneo, la glacipinto de la usona kampanjo kontraŭ Kubo.

Editado por Maritza Gutierres González
2014-04-06 15:00:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La administranto de la Usaid, Rajiv Shah, klarigos la venontan mardon antaŭ la usona senato pri la projekto Zunzuneo, kiu estas la “pinto de la glacio” de la subfosa milito de Washington kontraŭ Kubo, asertis la dimanĉa gazeto kuba Juventud Rebelde.
Ĉi-semajne la mondo eksciis deatalojn rilate al tiu projekto, supozata Twitter kuba, kiu envero, estas sekreta plano de la  usona agentejo internacia  por evoluo  (Usaid), kreita kun la celo semi subfosan agadon precipe inter la kubaj gejunuloj kaj klopodi malstabiligi la insulan registaron.
Sed tiu kaŝita plano de Usono por krei la nomatan kuban Twitter, estas apenaŭ la “pinto de la glacio de ampleksa kaj malpura subfosa plano utiligante la novajn teknologiojn”, aldonis la gazeto.
La ĵurnalo asertas, ke temas pri tuta skemo malstabiliga jam elprovita en landoj kiel Sirio, Ukrainio kaj Venezuelo, kie la inteligenciaj organoj de Usono uzas la plej kompleksigitajn teknologiojn por influi la civitanaron, esence en la plej junaj kaj proksimaj al tiuj instrumentoj.
Tiucele, aldonas la artikolo, oni  diversmaniere  manovrumas,  kio inkluzivas utiligi fantomajn entreprenojn en triaj landoj, lavado de mono kaj dungo de teknologiaj soldatoj maskitaj kvazaŭ entreprenistoj, ene kaj ekster Kubo.
Tiamaniere ili efektivigas agadojn, eĉ perfortantaj la usonajn leĝojn kaj la internaciajn normojn de telekomunikado, uzante por tio kaŝitajn  fondusojn eĉ ne informante la usonan kongreson.
La kuba entrepreno de telekomunikado (Etecsa) raportis ke  kutima proceduro de tiu ZunZuneo estis la sendado de nedeziritaj mesaĝoj aŭ “spamaĵoj” al kubaj porteblaj telefonoj, kies numeroj estis atingitaj per ne rajtigitaj manieroj.
Antaŭ la okazintaĵoj, la kuba kompanio Etecsa raportis al pli ol 200 provizantoj de SMS Centres pri la amasa sendado de spamaĵoj, proceduro normale neglektita de la internaciaj operaciantoj.
Tamen, okazis aliaj ĉenoj de tiaspecaj mesaĝoj kiel la nomata servo Martinoticias, kreita de la Radio kaj TV Martí per la mono de la usonaj kontribuantoj, kio perfortas la telekomunikajn leĝojn de tiu lando kaj de la internaciaj normoj.
Aliaj projektoj simile funkciadas, kiuj kune, laŭ raportas Etecsa, sendadis la totalan kvanton de unu miliono 55 mil 746 SMS al kubaj uzantoj.
“Tiu strategio, celanta ankaŭ demeti rimedojn al Kubo, serĉas ankaŭ krei iaspecan komunik-kanalon inter la kontraŭrevoluciaj grupetoj” precizigas la gazeto.
Nuntempe ili evoluigas programon nomatan Conmotion, startigita en 2012 kaj finiĝonta en 2015 por munti sendratajn retojn kontraŭleĝajn en Kubo kaj por ĝi ili disponos je 4,5 milionoj da dolaroj.
Rilate al la rendevuo de la administranto de la Usaid antaŭ la usona Senato, la gazeto sugestas, ke krom paroli pri ZunZuneo, ili ankaŭ povus pritrakti tiujn aliajn projektojn kiuj havas la saman celon, tio estas detrui la kuban revolucian projekton kaj ankaŭ subfosi la ekonomian bazon kiu ebligus al la kuba ŝtato daŭre investi en la plibonigo de telekomunikoj kaj ties proksimigo al la insula civitanaro.
 
 


Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up