Hejmo ĈiujRedakcioĈe la ombro de okupacio: rezisto kaj espero

Ĉe la ombro de okupacio: rezisto kaj espero

de Maritza Gutiérrez González
Palestina rezistemo kaj espero

“Ni ankoraŭ havas kafon en la taso de memoro, kaj panon por la hirundoj kiuj revenas al la tegmento.” Mahmoud Darwish

Dum tiu ĉi semajno tra la mondo kaj ankaŭ en Kubo okazis manifestacioj favore al Palestino kaj kontraŭ la murdo de civiluloj fare de la cionisma reĝimo de Israelo du jarojn post la akrigo de tiu ĉi situacio kiu daŭras pli ol sep kardekojn

Indas atentigi la mondan alvokon kaj konatiĝi kun la pensado de sociologoj kaj aliaj specialistoj de sociaj sciencoj pri la rezistemo de la palestina popolo sub la ombro de okupacio.

Ne ekzistas difinita manuskripto por postvivi sub la ŝarĝo de okupacio. En la palestina kunteksto, ĉiu ago ĉiutaga  estas interplektita kun la ebleco de rezisto kaj spitemo.

Protestado povas rezultigi, momente, en malliberigon aŭ eĉ morton; tamen, ĉi tiu sama impulso ankaŭ povas konduki al neatenditaj transformoj, kiuj spitas la logikon de konflikto.

Sociologo Edgar Morin emfazas, ke ambigueco estas eneca karakterizaĵo de kompleksaj sistemoj: funebro en Gazao, ekzemple, ne nur fariĝas funebra rito sed ankaŭ politika ago. La korŝira krio de patrino leviĝas kiel potence resonanca himno de rezisto.

En ĉi tiu densa kaj multfaceta realo, subjektiveco ludas ŝlosilan rolon. Por fiŝkaptisto en Gazao, rezisti la okupadon signifas defii la marajn limojn truditajn de Israelo.

Studento en Ramalao trovas sian vojon batalante,  kreante sendependan gazeton, lia voĉo resonas en spaco kie libera esprimo estas lukso.

La doloro de rifuĝinto en Libano, kie ili estas malpermesitaj praktiki pli ol 70 profesiojn, multe diferencas de la sufero de bedueno en Negevo. Tamen ambaŭ dividas la saman sistemon de ekskludo. La palestina realeco estas plurala; ĝuste en ĉi tiu diverseco kuŝas ĝia forto kaj vigleco.

Palestina rezisto estas subtenata de nerompebla reto de ligoj, kiuj transcendas limojn kaj teritoriojn. La palestina diasporo subtenas sian esperon per sendado de monsendaĵoj, dum tutmondaj aktivuloj ludas sian rolon per premado por efikaj bojkotoj. Familioj apartigitaj per distanco konservas komunecajn ritojn per ciferecaj platformoj. Kiel instruas la sciencistino Rosalía Varela, la vivo estas reto de interdependaj rilatoj: kiam Israelo malkonstruas domon en Orienta Jerusalemo, palestinanoj en Ĥajfo fariĝas rifuĝejo; Kiam martiro falas, lia nomo resonas en la placoj kaj stratoj de la araba mondo.

Ĉiu detalo de la palestina kulturo enhavas la tutan historion: brodaĵo portas ŝablonojn de malaperintaj vilaĝoj; ŝlosilo el 1948 simbolas la rajton je reveno; poemo de M. Darviŝ densigas jarcentojn da ekzilo.

Kiel hologramo, protesto en Novjorko plifortigas la krion de Hebron. La palestina sistemo montras, ke eĉ disigita, popolo povas resti tuta.

Fine, palestina spiriteco ampleksas la enecajn kontraŭdirojn de la homaro. Islamanoj kaj kristanoj kuniĝas en preĝo por liberiĝo, kunfandante Sabr (islaman paciencon) kun politika ribelo. La dialogo proponita de Morin malkaŝas kiel kontraŭoj kunekzistas: la moskeo Al-Aksa reprezentas kaj religian simbolon kaj bastionon de rezisto. Ĉi tiu funebro, kiu devigas familiojn funebri pri siaj amatoj, fariĝas fuelo por la lukto por digno. Fine, ĉi tiu integriĝo de fragileco kaj forto – la plorĝemado, kiu leviĝas dum flago estas levita – konsistigas la esencon mem de la kompleksa rezisteco de popolo, kiu, malgraŭ ĉio, persistas kaj rifuzas rezigni.

La rezisteco de la palestina popolo ne estas statika fenomeno, sed vivanta sistemo kiu pulsas meze de okupado, ekzilo kaj fragmentiĝo.

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content