La nacia poeto de Kubo: Nicolás Guillén.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-10 09:02:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nicolás Guillén, la nacia poeto de Kubo

 

Nicolás Guillén, ankaŭ nomata la poeto de la afrikdevena voĉo,  speciale ŝatis la protugalan vorton saudade,   lernita en Brazilo, ĉar  li spertis ĝin  proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo,  ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj rehejmiĝi.

 

Naskiĝinte en la orienta urbo Camaguey la 10-an de julio 1902, Guillén, kvankam  sopirplenis vojaĝi tra la mondo, estis,  esence, provincano.

 

Tiama Camaguey  estis regiono tre singulara, kiun oni ne nomis  Camaguey seke, sed ¨la Camaguey¨ kiel priskribite de la poeto en la poemo  Elegio al Camaguey, ĝi estis  provinco de paŝtistoj kaj ĉapeloj.  

 

En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine, ekde 1928, li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.

 

La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro  evoluinta dum la 20aj jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.

 

Ekde la jaro 1937 Guillen estis membro de la komunista partio kaj verkis por diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Li partoprenis internaciajn

kongresojn kaj havis aktivan vivon en la politika kampo per siaj verkoj. En la jaro 1953 li estis arestita pro sia komunista aniĝo kaj sekve li devis forlasi la insulon, reveninte en 1959 tuj post la venko de la kuba revolucio.

 

Tiu ĉi poemo apartenas al libro publikigita en 1947 sub la titolo Plena soneo , verko per kiu evidentiĝas funda maturiĝo kaj rego de la poeto en la ritmo kaj strukturo de tia muzika ĝenro kiun li scipovis rekrei kiel neniu alia poeto nialande.

 

Sone’ de l’ matura amo

Plena soneo

Sone’ de l’ futur’ aperta

Plena soneo

De la piedo sur la mur’

Plena soneo...

 

Kaj sekve li fermas ĝin per ripeto de la oka strofo:

Elprenu ĝin gitarulo

De l’ alkohol’ ĝin purigu

Kaj per la gitar’ aŭdigu

Plenan soneon

 

En 1959 li publikigis siajn elegiojn sub la titolo Kolombo de popola flugo”. En la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo, organizaĵo kiun li mem kunfondis.

 

En 1962 estis nomita laŭ dekreto prezidenta,  Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la ekstera servo de Kubo.

 

Nicolas Guillén fariĝis  voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16-an de julio 1989 je la aĝo 87-a,  forpasis Nicolás Guillén en Havano.

 

Lia voĉo estis ja rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la nigra kaj blanka, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de siaj poemoj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up