Profesiiĝo pri esperantologio kaj interlingvistiko en Poznano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-17 11:25:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilona Koutny en la klasoĉambro

Laŭ artikolo de  Ilona Koutny, gvidanto de la lingvistikaj studoj,  kompleta studprogramo pri esperantologio kaj interlingvistiko por tiuj kiuj volas pliperfektiĝi en tiu tereno kaj akiri kvalifikon, ekzistas nur en la Adam Mickiewicz-Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj. 

La artikolo aperis en la maja numero de la revuo Esperanto, kaj en ĝi la elstara profesorino sciigas ke ekde 1998 ĝi proponas tri-jaran eksteran postdiploman studadon por internacia publiko

La kursaro okazas en Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vĕra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik,  István Ertl, Humphrey Tonkin,  i.a.

La Interlingvistikaj Studoj kompleteen Esperanto donas unuflankeunuflankela bazojn de ĝenerala kaj aplikatalingvistiko, kiuj estas necesaj por konveneloki Esperanton inter la naturajlingvoj, aliflanke prezentas planlingvojn,el kiuj Esperanto elkreskis. 

La internacia kaj interkultura komunikado,por kiu Esperanto estis kreita kajkie gi bone funkcias, estas en fokuso.
La Studoj detale okupiĝas pri gramatiko,literaturo, kulturo kaj historio deEsperanto.

En la tria jaro eblas specialiĝipri komunikado, lingvistiko, literaturo,tradukado, planlingvistiko aŭ prilingvopedagogio. Pro la metodika for-madola Studoj ricevas specialan rolonen la instruista trejnado – al kiu eblosaparte aliĝi. En tiu ĉi tereno ekde lastudjaro 2007/08 realiĝas kunlaborokun ILEI (Internacia Ligo de Esperan-tistajInstruistoj) kaj poste kun Edukado.net.

Jen unika eblo akiri universitatanatestilon por Esperanto-instruistoj. Partoprenontoj el la tuta mondopovas aliĝi ĝis la 1-a de aŭgusto 2021por la studoj.


Fonto: revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, majo 2021
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up