La nealiancitaj landoj pledas por la paco kaj suvereneco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-19 08:25:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Grava okazintaĵo de la semajno estis la pintkunsido de la movado de la membroj de la nealiancitaj landoj okazinta en Venezuelo, en la insulo Margarita.

La kuba prezidento Raúl Castro partoprenas kiel gvidanto de la insula delegitaro al tiu ĉi grava kunsido kie antaŭe okazis la kunsido de la ministroj pri eksteraj rilatoj.

Dum la kunsido oni reliefigis la konfliktojn kiuj vipas la mondon pro ti ke daŭre estas valida la politiko de perforto, evidenta aŭ kaŝita, por interveni en la internaj aferoj de la nacioj, multaj el ili, membroj de la movado.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez, elstarigis ke la interkonsentoj de la ne aliancitaj lando dum la pintkunsidoj de mil 197 kaj du mil ses en Havano estis preteratentitaj de la okcidentaj potencoj.

Li metis la ekzemplon pri la malebelco atingi la dekoloniigon plenan de la malriĉaj landoj kaj la kontinueco de militoj, agresoj, malfortaj puĉoj kaj klopodoj pri reĝimŝanĝoj.

En tiu ĉi forumo okazinta en Insulo Margarita aludis la kazojn de landoj kiel Venezuelo, Libio kaj Sirio, kies eksteraj fortoj en kunordigo kun ekstremistoj kaj politikistoj ultrakonservativaj, agadis aŭ klopodas renversi la respektivajn registarojn.

En tiu sama penslinio esprimis sin aliaj ministroj dum la kunsido, kiel tiu de Palestino Riad Al Malki, kiu denuncis la perforton de la vivorajto kontraŭ sia popolo kaj la fortigo de la israela okupago kun la sekvoj detruaj por pacaj celoj.

Siaflanke la ekvadora ministro pri eksteraj rilatoj, Guillaume Longo, instigis la movadon aktive militi kontraŭ novliberalismo, maljustico kaj imperiismo.

Same pluraj partoprenantoj memorigis la bezonon validigi la fondan principon de la movado de ne aliancitaj landoj, tio estas, ĉesigi la minacon pri uzo de perforto aŭ ties efika uzo en la internaciaj rilatoj.

Ĉi-rilate la movado de ne aliancitaj landoj konfirmis la peton ĉesigi la usona sieĝon altrudatan kontraŭ Kubo kiu daŭre provokas damaĝojn kaj suferojn al la kuba popolo, kiel asertis la prezidento Raúl Castro.

Je la lumo de la prezentata problemaro monda, tiom vastaj kaj kompleksa, evidentiĝis en la renkontiĝo la certeco pri tio ke la movado de ne aliancitaj landoj impusos sub la prezidanteco de Venezuelo, la principojn kernajn en defendo de la paco kaj la suvereneco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up