Fidel kaj la homa specio: dialogo de civilizacioj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-06 09:26:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fidel Castro estis homo kies idearo kaj agado ampleksis multajn aspektojn de la homa vivo. Ankaŭ la ekologiaj problemoj eniris tiujn zorgojn. Tiurilate li faris historian paroladon en Rio de Ĵanejro okaze de la konferenco de UN pri medio kaj evoluo en junio 1992.

Kelkajn jarojn poste, dum la ferma sesio de la monda konferenco Dialogo de civilizacioj, kun la temo Latinameriko en la 21-a jarcento: universaleco  kaj originaleco, okazinta en la kongresa palaco de Havano, en marto de 2005, li prezentis la temon, kiun poste li publikigis en aŭgusto de la sama jaro sub la titolo Pripenso pri malfacilaj kaj evidentaj realaĵoj.

En tiu ĉi teksto li faras komentojn pri la prerogativoj de la povo kaj ĝiaj influoj sur la homoj, kaj citis argumentojn esprimitajn de la generalo Leonid Ivaŝov, vicprezidanto de la akademio pri geopolitikaj problemoj de Rusio, kiu estis sekretario de la konsilantaro de ministroj pri defendo de la komunumo de sendependaj ŝtatoj , homo tre bone informita, kies vidpunktoj meritas esti konataj de la kubanoj, asertis Fidel.

La analizo de la generalo Ivaŝov, entenata en novaĵo de la rusa agentejo Ria Novosti en julio de 2007, eliris el la rekono ke la ĉefa ilo de la usona politiko estas la ekonomia, financa, teknologia kaj milita diktatoreco, trudata de tiu lando en la nuntempa monda scenejo.

La argumentado de la generalo Ivaŝov kondukas al la konkludo ke por neŭtraligi la planojn de monda hegemonio, necesas konstrui alternativajn polusojn de povo, kaj tiusence mi nur volas atentigi pri unu el liaj ĉefa asertoj, aldonis Fidel.

“Al la usona imperio nur povus opozicii alianco de civilizacioj: la rusa, kies orbito inkluzivas la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj; la ĉina, la barata, la islama kaj la latinamerika. Tio estas grandega spaco, kie ni povus krei pli justajn merkatojn, nian propran stabilan financ-sistemo, nian mekanismon de kolektiva sekureco kaj nian filozofion, bazitan sur la antaŭrangeco de la intelekta evoluo de la homo fronte al la moderna okcidenta civilizacio, kiu vetas pri la materiaj posedaĵoj kaj mezuras la sukceson pere de luksaj loĝejoj, ĵaĥtoj kaj restoracioj. Nia misio estas reorienta la mondon al la justeco kaj al la intelekta kaj spirita evoluo”.

Se mi parolis en Rio de Ĵanejro pri la homo kiel speco de danĝero de malapero pro la detruo de la naturaj vivkondiĉoj, en 1992, nuntempe tiu danĝero estas pli proksima.

Novaj kaj ne antaŭviditaj problemoj kreitaj de la scienco, la teknologio kaj la natura malŝparego de la novliberalismo, multobligas la politikajn, ekonomiajn kaj militajn riskojn, asertis Fidel Castro en sia historia parolado okaze de la monda konferenco Dialogo de Civilizacioj en la jaro 2005 en Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up