KERO 2014: esperantumi ĉe la bela regiono de Viñales.

Eldonita de Reinier Clemente López
2013-09-25 12:54:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Post du sukcesaj tutlandaj esperantaj renkontiĝoj Kuba Esperanto-Asocio organizas venontan KERO-on de la 12-a ĝis la 16-a de marto,  ĉe la bela regiono Viñales, situanta en la okcidenta provinco Pinar del Rio.

Viñales, sama nomo de valo kaj vilaĝo, aldone al la naturaj trajtoj kiuj favoras sanan ĝuon por ĉiuj vizitantoj, bird-observantoj kaj amantoj de la naturo, ankaŭ posedas sciencan allogon.

Ĝi posedas pli ol cent porgrimpaj vojoj kiuj altiras la atenton de alpinistoj, speleologoj kaj sciencistoj de diversaj latitudoj el la tuta mondo. Ĝiaj intermontaj valoj estas daŭre vizitataj de internaciaj ekspedicioj kiuj serĉas, inter ties deklivoj aŭ en la multaj kavernoj, spurojn de la geologia pasinteco de la insulo.

La montoj de Viñales posedas rondajn pintojn kiuj identigas la regionon, deklaritan Kultura Heredaĵo de la Homaro flanke de Unesko, pro la belegaj pejzaĝoj kaj la konservado de antikvaj laborformoj en la kamparo.

La altaĵoj de vertikalaj flankoj kaj rokoj el la jurasa epoko konsistigas defion por eŭropaj kaj alikontinentaj esploristoj kiuj miras dum la grimpado pri la ekzisto de fosilioj el antikvaj estaĵoj. Inter tiuj fosilioj aperas la amonitoj, moluskoj vivintaj de antaŭ pli ol 65 milionoj da jaroj kaj kies ĉeesto konfirmas la ekziston de la jurasa periodo en la insulo.

En la tre specialaj deklivoj de Viñales, aperis ankaŭ primitivaj fiŝoj, partoj de ostoj el kelkaj sauroj kaj gigantaj mamuloj kiel la nomata megalognues rodens. Tiu ĉi loko gardas unu el la plej elstaraj kavernaj sistemoj en la tuta kariba regiono pro la vasteco de ĝiaj sekretaj pasejoj subteraj kaj la formiĝoj ekzistantaj en ĝi.

La kaverno de Sankta Tomás, kun 46 kilometroj esploritaj, konkuras kun Palmarito, kaverno el la sama regiono kiu povus ĝin superi rilate grandecon kaj faŭno-diversecon. Botanikaj raraĵoj kiel la palmo-korko vivas en la montaro de tiu regiono.

Viñales ankaŭ elstaras pro la endemismo de ties flaŭro kiu donas hejmon al valoraj birdo-familioj autoktonaj kiel la muŝbirdo, la tokororo (priotelus temnurus) konata kiel la nacia birdo kaj aliaj loĝantaj en tiu bela regiono.

La valo etendiĝas sur 132 kvadrataj kilometroj ene la montoĉeno de Los Órganos en la okcidenta ekstremo de Kubo. Ĝi sendube estas unu el la plej belaj kaj allogaj regionoj de la insulo, kiu jare allogas milionon da vizitantoj ravitaj de ties beleco, sed ankaŭ multajn sciencistojn kiuj serĉas en la altaĵoj kaj kavernoj respondojn pri la transformoj okazintaj en la terglobo laŭlonge de la historio.

Ĝuste tie, ĉe la kampadejo Du Fratinoj, okazos la esperanto renkontiĝo tutlanda organizata de KEA kiu arigos centon da esperantistoj el la tuta lando por ĝui riĉan kulturklerigan programon kaj ekologian turismajn eblecojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up