Cubaminrex: la insulo esprimas sian volon al respektema kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-21 10:33:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 20 sept (RHK) La 19-an de septembro 2017 okazis en Vaŝingtono la 6-a kunsido de la duflanka komisiono inter Kubo kaj Usono.

Flanke de Kubo prezidis la kunsidon Josefina Vidal Ferreiro, ĝenerala direktoro pri Usono en la ministerio pri eksteraj rilatoj, kaj flanke de Usono, John Creame, adjunkta vicsekretario por la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento.

Dum la renkontiĝo, kiu okazis post la anonco pri nova politiko de la usona registaro al Kubo, la pasintan 16-an de junio, la kuba delegitaro konfirmis sian rifuzon al retroiro en la reciprokaj rilatoj, al la plifortigo de la reguloj pri ekonomia  sieĝo kaj enmiksiĝo en la internaj aferoj de la insulo, al la konfrontiĝa retoriko kaj politika manipulado pri la temo de homaj rajtoj uzita kiel preteksto por pravigi tian politikon, samkiel kontraŭ la kondiĉoj kiujn ili klopodas altrudi por plibonigi la recriprokan rilatojn, kiuj postulas ŝanĝojn en nia konstitucia ordo.

Ŝi ankaŭ parolis pri la sekvoj de tiu ĉi politika ŝanĝiĝo por la rilatoj inter la du landoj, inkluzive de la damaĝoj kaŭzotaj  al kelkaj sektoroj en Usono.

Konfirmante la volon daŭrigi dialogon respekteman kun la usona registaro, la kubaj reprezentantoj esprimis sian pretecon aktive starigi la interkonsentojn subskribitajn dum la lastaj du jaroj kaj ankaŭ proponojn pri konkretaj agoj de kelkaj kubaj institucioj por avanci  en la kunlaboro rilate sferojn de reciproka konveneco kiel protektado de la medio, apliko kaj plenumo de la leĝo, sano, agrikulturo, hidrografio kaj geodezio, interalie.

Rilate la aluditajn incidentojn kiuj damaĝis usonajn funkciulojn en Havano kaj ties familianojn, la delegitaro ree emfazis ke Kubo plenumas rigore siajn devojn koncerne al protektado de diplomatianoj,  kaj ke la insulo neniam okazigis nek okazigos tiaspecajn agojn,  kaj ne permesis nek permesos ke  ĝia teritorio estu uzata de triaj agantoj por  tia celo.

La insulo emfazis ke la kubaj aŭtoritatuloj havas grandan intereson klarigi tiun ĉi aferon kaj fini la esploradon nuntempe okazantan, laŭ indiko de la plej alta nivelo de la registaro, por kio esencas la kunlaboro de la usonaj aŭtoritatuloj.

Post la deklaroj malrespektemaj, enmiksiĝaj kaj neakcepteblaj de la prezidento Donald Trump dum sia parolado en la ĝenerala asembleo de UN, kiuj okazis paralele al la kunsido de la duflanka komisiono, la kuba delegitaro esprimis energian proteston.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up