Kubo intensigas epidemiologian gvatadon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-01 08:23:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por: María Josefina Arce

Dum la lastaj jardekoj la publika sano alfrontas gravajn defiojn, tiel ke malsanoj kiel zika, chicungunya kaj la gripo AH1N1, kiu iĝis pandemio, estigis verajn riskojn por la mondo.

Nun oni atentas la evoluon de la kron-viruso 2019-nCoV, kiu aperis fine de la pasinta jaro en Ĉinio.Ĝi raportas malsanulojn en aliaj landoj, ĉar tiaspecaj kontaĝaj malsanoj etendas sian vastecon kaj transmisieblon pro la kresko de internaciaj vojaĝoj kaj komerco.

La kronviruso jam mortigis pli ol 200 ĉinajn civitanojn kaj pli ol dek mil personoj estas kontaĝitaj. En aliaj 17 landoj jam ekzistas malsanuloj.

Fronte al tiu situacio, kaj  spite al tio ke en Kubo oni ne raportis kontaĝojn, la lando, samkiel en antaŭaj situacioj sanitaraj je internacia skalo, adoptis la koncernajn regulaĵojn por eviti la eniron de la malsano kaj ties eblan propagadon.

Oni fortigis la epidemiologian gvatadon en havenoj, flughavenoj kaj aliaj similspecaj lokoj, kun la celo eltrovi, atenti kaj izoli kiun ajn personon malsan-simptoman, speciale, se tiu venis el landoj kun konfirmitaj infektiĝoj.

La doktoro Francisco Durán, nacia direktoro de epidemiologio, dum gazetara konferenco emfazis la memzorgadon de la civitanaro, aparte pri personoj, kiuj ĵusrevenis el vojaĝo aŭ estus vojaĝonta al kiu ajn destino, ĉar tiu ĉi viruso estas tro nova, ankoraŭ studata, kaj oni ne scias kiel ĝi evoluos.

Tamen, kiel estas rekonite de internacia sanitaraj aŭtoritatuloj, Kubo posedas solidan sansistemon, senpagan kaj universalan. Al tio oni devas aldoni la altnivelan profesiecon kaj preparadon de la personaro, dum la altranga esplornivelo ebligas fruan atentigon pri kiu ajn malsano, kiu posedas  grandan kontaĝeblecon kaj etendiĝkapablon.

Kubo ankaŭ posedas la instalaĵojn ekipitajn teknologie por rapida kaj efika respondo fronte al kiu ajn malsano minaconta la kubanojn.

La insulo kreis laborgrupon provizoran, kiu konstante aktualigas la raportojn emisiitajn pri la viruso, kaj ellaboris planon por alfronti ĝin, kio inkluzivas partoprenon de ĉiuj institucioj landaj.

Kubo restas atenta kaj preparita por doni medicinan atenton al siaj civitanoj, kies sano estas prioritato por la koncernaj aŭtoritatoj tra la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up