Covid-19: solidareco jes, krimaj sieĝoj ne

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-24 15:19:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por María Josefina Arce

Kiam la mondo alfrontas la novan kronviruson kaj landoj kiel Ĉinio kaj Kubo laboras solidareme, aliaj kiel Usono persistas pri siaj unuflankaj agoj, kiuj damaĝas la respondon antaŭ la Covid-19.

Kelkaj voĉoj leviĝis tra la mondo petante al la internaciaj organismoj sin esprimi pri la punoj de Vaŝingtono kontraŭ Kubo, Venezuelo kaj aliaj landoj, kio komplikas ilian agadon por alfronti la nunan pandemion.

Per letero sendita al institucioj kiel la monda organizo pri sano kaj ties kontrola estraro por tutgloba preparo, la asocioj de amikeco Aŭstralio-Kubo asertas ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado altrudata al Kubo limigas ties aliron al ekipaĵoj kaj medikamentoj.

Kubo denuncis plurfoje, ke ekde la komenco de tiu politiko de sieĝo, jam dum ses jardekoj, la sansektoro estas unu el la plej damaĝitaj pro tiu agreso de la usonaj administracioj.

En la raporto prezentita pasintjare antaŭ UN flanke de la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, oni precizigas ke inter aprilo de 2018 kaj marto de 2019, la damaĝoj provokitaj al la sanitara sektoro kreskis ĝis 104 milionoj 148 178 dolaroj.

Sub la administracio de Donald Trump, pli intensiĝis tiu ĉi sieĝo kaj ties eksterteritoria karaktero, provokante pliajn neglektojn aŭ nenian respondon antaŭ la petoj de Kubo por akiri materialojn kaj ekipaĵojn bezonatajn.

Aĉeti en foraj merkatoj kaj intertrakti kun la altigo de prezoj por importi medikamentojn, reakciilojn, kuracilojn, elspezeblajn materialojn, ekipaĵojn kaj vicpecojn, ankaŭ altigas la ekonomiajn kostojn por la insulo.

Sed Kubo ne kapitulacis kaj la klopodoj de Usono sufoki la popolon pere de malsanoj koliziis kontraŭ la politika volo de la registaro, kiu nun montras notindan strebon por akiri la bezonatajn rimedojn kaj alfronti la pandemion.

Kaj spite al tiuj ĉi malfacilaj cirkonstancoj, Kubo ratifis sian humanistan kaj solidaran tradicion. La kubaj profesiuloj pri sano oferas sian kontribuon kie ajn tra la mondo, kaj nun, fronte al la tutgloba urĝo pro la Covid-19, evidentiĝas en la praktiko tiu sama spirito.

Usono devus cerbumi pri tio kaj apartigi sian egoismon kaj politikajn motivojn kaj hegemonismon, ĉar estas tute klare ke la homaro bezonas solidarecon kaj unuiĝon por kontraŭbatali malsanon, kiu streĉigas la mondon kaj forprenas multajn vivojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up