Che Guevara inter ni

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-08 13:03:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiam oni diras ke  Che Guevara estas inter ni, ne temas pri nura frazo. La kuba Revolucio ankaŭ nutris sin de la internaciismo kaj sindevigo kun aliaj popoloj, kiuj distingis la heroan gerilanon. 

La emancipiĝo kuba kalkulis je la ĉeesto de Ernesto Che Guevara, kiu kontraŭis ĉiun ajn maljusticon kaj batalis kune kun la popolo kiel pli ano kaj lasis por ni heredaĵon de humanismo kaj ribelemo.

Che esprimis: “Estu ĉiam kapablaj senti en la plej profundo kiun ajn maljusticon kontraŭ iu ajn ĉie tra la mondo. Ĝi estas la plej bela trajto de revoluciulo.”

Sendube, lia profunda devo-sento, lia sinofero kaj helpa volo favore al la aliaj, influis la agadon de la kubanoj laŭlonge de pli ol ses jardekoj.

Ĉiu profesiulo pri sano kunportanta vivon al aliaj popoloj, sen atenti distancojn nek politikajn aŭ ideologiajn diferencojn, sekvas la ekzemplo de la revoluciulo argentino-kuba.

Hodiaŭ la mondo frontas la pandemion de la Covid-19. Unu plian fojon evidentiĝas la solidara kaj altruista spirito instruita de Che kune kun la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro. Ambaŭ estis ligita de forta amika kaj samideana rilato.

Tial, oni povas diri sen timo erari, ke Che vivas en ĉiu batalo de Kubo favore al aliaj popoloj kaj en ĝia modesta kontribuo por ke aliaj povu aliri bazajn homajn rajtojn.

Kiam la suverena kaj sendependa voĉo de la plej granda de la antilaj insuloj leviĝas en la diversaj internaciaj tribunoj por defendi la rajton de ĉiu lando elekti sian propran destinon, estas la ekzemplo de la heroa gerilano, kiu gvidas nin.

Che ne estas nur de Argentino aŭ Kubo, kiu akceptis lin kiel filo. Li apartenas al la mondo, ĉar tie kie iu homo batalas por pli bona mondo kaj oferas sian vivon por justa kaŭzo, tie estas, sendube, Ernesto Che Guevara.


De María Josefina Arce/RHC


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up