Malpuraj negocoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-03 12:50:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Guillermo Alvarado

Kiam tra ĉiuj anguloj de la mondo disvastiĝas malcerteco, doloro kaj morto pro la nekontrolebla pandemio de Covid-19, kun milionaj saldoj da malsanuloj kaj forpasintoj, ĉiam ekzistas uloj, kiuj trovas la ŝancon negoci grandajn profitojn el la tragedio.

Pruvo pri kiom malbone fartas la konscienco de nia specio estas ke ne mankos homoj, kiuj konsideros tion tute normala afero kaj pravigos la fakton, ke iuj ploras dum aliaj ĝuos pro la sama kaŭzo.

En tiu ĉi tono iras la anonco farita de la farmacia korporacio usona Pfizer, pri tio ke danke al la rapida fabrikado de vakcino kontraŭ la nova kronviruso, ĝi esperas fakturi ĉi jare la bagatelan sumon de 15 mil milionoj da dolaroj.

Sen minimuma vango-ruĝo, la gvidantoj de la transnacia kompanio esprimis ke kune kun siaj partneroj de la firmao BioNTech ili atingis sukceson senprecedencan por kreskigi la monujon de siaj akciuloj.

Pro la ricevita la sanitara rajtigilo por ektransdoni siajn vakcinojn, la kompanio akiris en la lasta trimestro de 2020 profitojn je 594 milionoj da dolaroj, kio ebligis al ili rekuperi perdojn akumulitajn en la daŭro de tiu jaro.

Ĝis nun ĝi havas intertraktojn por transdoni 200 milionojn da dozoj en Usono ĝis la venonta majo, al kio aldoniĝas aliaj 300 milionoj por la Eŭropa Unio kaj 40 destinataj al la mekanismo Covax kreita por helpi landojn de malmultaj rimedoj.

En la bilanco de la entrepreno, tamen, oni ne diras ke preskaŭ ĉiuj okcidentaj kompanioj de tiu branĉo sukcesis rapidigi siajn produktadojn danke al grava injekto de ŝtata kapitalo kaj kontribuoj de ne registaraj sektoroj plus privataj donacintoj.

Fakte, la entrepreno, kiu analizas sciencajn datumojn Airfinity kalkulis ke la registaroj transdonis 8 mil 600 milionojn da dolaroj kaj organizaĵoj senprofitcelaj  donacis aliajn mil 900 milionojn por financi la esplorojn, dum la privata sektoro nur investis 3 mil 400 milionojn.

Krome, la farmaciaj kompanioj povis senpage aliri ĉiujn studojn faritajn de universitatoj kaj laboratorioj publikaj.
La profitoj pro la vendado de la vakcinoj, samkiel la akiritaj scioj en tiu ĉi procezo, ne estos dividitaj kaj iĝos parto de la aktivoj de la korporacioj, kiuj eliros pli fortigitaj post la pandemio.

La petoj de la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj institucioj por ke la vakcinoj kontraŭ la Covid-19 estu homara heredaĵo, falis en tre surdajn orelojn. Potenca kavaliro estas mono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up