La plej malbona el ĉiuj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-07 12:56:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Guillermo Alvarado

La sekretario pri eksterlandaj rilatoj de Meksiko, Marcelo Ebrard, ĵus priskribis la administradon de la urugvaja advokato Luis Almagro kiel la plej malbona en la malĝoja historio de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, OEA, organizo je la servo de la hegemoniaj interesoj de Usono.

La altranga meksika oficialulo atentigis, ke tio estis dirita al Almagro en pluraj kunsidoj. Li aldonis, ke ĉi tiu persono "agis plurfoje sen konsulti la membroŝtatojn, li agas kvazaŭ li estus aŭtonoma, sendependa."

La rilatoj inter la latinamerikaj landoj kaj tiu ankaŭ konata kiel "ministerio pri kolonioj de Vaŝingtono" estas tre streĉaj pro la rolo, kiun ĝi ludis dum la prezidentaj elektoj en Bolivio en 2019, kaj la posta puĉo kontraŭ Evo Morales.

La ĉefa observanto de la OEA  prezentis  raporton plenan de malprecizaĵoj kaj mensogoj pri la  elektoj en Bolivio, kio servis kiel preteksto por eksigi la legitiman gvidanton, kies vivo estis en grava danĝero.

Meksiko sendis aviadilon por savi lin kaj ofertis portempan rifuĝon al li kaj aliaj membroj de lia administracio, inkluzive de Luis Arce, nuna prezidento de la sudamerika nacio. 

Luis  Almagro ankaŭ estis tre kritikita pro sia publika defendo de la puĉestrino Jeanine Áñes, kaptita pro diversaj krimoj faritaj dum sia fakta registaro.

Antaŭ kelkaj tagoj, kun tordita intenco, Almagro ofendis la meksikan ministron Marcelo Ebrard, kiam  diris el Kolombio, ke li deziras, ke neniu alia laboro farita, kiam li estis registara estro de Meksikurbo, kolapsu, aludante al la falo de sekcio de la lini-metroo konstruita tiutempe.

Tuj la membrolandoj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko kondamnis ĉi tiun hontindan vortan atakon kaj diris, ke ĝi estas neakceptebla kaj kontinua ŝablono de lia malzorgema konduto rilate al elektitaj landoj.
 
La ministro pri eksterlandaj aferoj de Argentino, Felipe Solá, diris, ke Luis Almagron atakante al Marcelo Ebrard ne nur montras sian nekapablon generi konsenton inter la landoj, sed ankaŭ grandan institucian nerespondecon.

De Meksiko, la ĝenerala sekretario de la Movado por Nacia Regenerado, MORENA, Citllali Hernández, diris, ke la atako de tiu ulo estas sensignifaĵo tipa je sinistra karaktero, kiu atakis la demokratiojn de la popoloj, kiuj defendas sian suverenecon.

Sendube, li estas la plej malbona gvidanto de la plej malbona organizo, kiu iam ajn ekzistis sur nia kontinento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up