Sanprotekti studentojn kaj instruistojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-03 10:50:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo/ Juventud Rebelde

María Josefina Arce.

Kubo pretas por la  rekomenci la lernejan jaron 2020-2021 la sesan de septembro, sed ĉiam zorgante pri la sano de la studentoj kaj instruistoj; tial  la instruaj agadoj por la momento ne estos vidalvidaj.

Kaj refoje al ĉi tiu klopodo de la nacio ne damaĝi la lernadon de infanoj kaj junuloj,  aliĝas la Instituto pri Informado kaj Socia Komunikado, kaj tial  la lecionoj de la diversaj edukaj niveloj estos instruataj per kuba televido.

Jam pasintjare, pro  la ĉeesto de Kovim-19 en la nacia teritorio, ĉi tiu iniciato estis lanĉita kaj per diversaj televidaj kanaloj dissendiĝis la temoj de la diversaj lecionoj, kiuj postulis grandegan kaj zorgeman laboron de la aŭtoritatoj edukaj,  ĉar ĉiuj teritorioj ne prezentis la saman epidemiologian situacion kaj tial ili ne marŝis samtempe en la lerneja jaro.
Tamen la esencaj scioj kaj celoj por akiri kaj superi estis difinitaj de subjektoj kaj notoj por ne influi iun studenton.

La sperto estis priskribita kiel valorega flanke de la familioj, ĉar dum la sano de la plej junaj estis protektita kaj ilia kontaĝo kun Kovim-19 estis evitita, la kontinueco de la studoj estis konservita.

Ankaŭ per televido eblis prepari junulojn por la universitataj eniraj testoj, kiuj estis farataj en diversaj tempoperiodoj laŭ la sanpanoramo de ĉiu provinco.

Ĉi tiun tutan penadon subtenis la Kuba Telekomunika Kompanio, kiu ebligis senpagan aliron al edukaj platformoj, ĉefe por universitataj studentoj el la tuta lando.

La ĉeestaj lecionoj rekomenciĝos inter oktobro kaj novembro, post kiam ĉiuj studentoj de la diversaj edukaj niveloj estos vakcinitaj, procezo kiu komenciĝos en la venontaj horoj.

Ena Elsa Velázquez, ministrino pri edukado, precizigis en televida programo tutlanda, ke en ĉiu teritorio la reveno al la klasĉambro persone povas varii, ĉar ĝi dependas de la imunigaj skemoj en ĉiu kazo kaj  kiel la kampanjo progresas.

La edukaj aŭtoritatoj, kiuj subtenis proksiman kontakton kun la Ministerio pri Publika Sano por ĉi tiu procezo, ankaŭ travojaĝis la provincojn por kontroli la staton de la edukaj centroj kaj la kondiĉojn, kiujn ili prezentas, por observi sanitarajn higienajn rimedojn.

La rekomenco de la lerneja jaro je distanco  postulis la penadon kaj komunan agadon de diversaj entoj por protekti studentojn kaj instruistojn kaj ne damaĝi lernadon, prioritatojn de la kuba registaro.

 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up