Scienco pulvorigas la akuzojn pri supozataj atakoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-14 12:07:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Roberto Morejón

La teorio pri la supozataj akustikaj atakoj, kiuj esence influus usonajn diplomatojn kaj familianojn dum sia restado en Kubo, ne estas science akceptebla.

Ĉi tiu principo subtenata de viroj kaj virinoj de sciencaj kaj medicinaj specialaĵoj estis reasertita en ĉi tiu ĉefurbo en nova raporto de esploristoj de la loka Scienca Akademio.

La mistera "Havana sindromo", kreita de la gazetaro, denove kraŝas kun la suplementaj pruvoj pri la foresto de atakoj.

Tiel, la uzo de la vorto atakoj estas politike motivita, kiu, laŭ la rakonto de la hegemonia gazetaro, estis asociita kun sanaj simptomoj priskribitaj de Vaŝingtonaj diplomatoj.

Alivorte, ni estas antaŭ  kategoria konfirmo surbaze de tre ĝisfunda enketo, ke la historio de la pasinta tempo malhavis seriozan sciencan bazon.

Tamen la administracio  de eksa usona prezidento Donald Trump uzis ĝin kiel oran argumenton.

Tiel konvenis al li malmunti la politikon sekvitan de lia antaŭulo, Barack Obama, celanta eblan normaligon de ligoj kun Kubo.

Kurioze, la respublikana administracio ankaŭ neis kunlaboron en esploroj faritaj de kubaj personoj.

Male, la Blanka Domo sin dediĉis al aldono de pli da obstakloj en provoka kaj kruela maniero, kun la celo sufoki la loĝantojn de la plej granda el la  Antiloj.

Tio  ankaŭ  konata kiel streĉiĝo de la blokado aplikita de Trump, pli kaj pli malhavas argumentojn.

En la ŝnuro de subten-manko  estis enmetita ankaŭ sekreta raporto de la usona Ŝtata Departemento malsekretigita komence de ĉi tiu jaro.

La dokumento sugestas, ke Trump decidis malmunti la usonan ĉefsidejon en Havano, responde al la tiel nomataj misteraj atakoj, sen havi pruvojn, ke Kubo kaŭzis ilin.

La novaj kontribuoj de kubaj akademianoj kaj kuracistoj kaj multaj studoj kaj artikoloj publikigitaj eksterlande,  pridubigas la parolaĉon uzitan  por pravigi la superfortan redukton de usona  personaro en la ambasado en Havano.

Decido, kiu cetere daŭras, kvankam la administracio en Vaŝingtono ŝanĝiĝis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up