Savgardi biodiversecon de Karibio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-14 08:56:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Deputito franca Francois Michel Lambert

Por: María Josefina Arce

Kubaj sciencistoj ĉeestos en iniciato antaŭenigita el Francio koncerne la konservadon de la medio en Karibio, regiono kun riĉa biodiverseco, sed tre vundebla al klimata ŝanĝiĝo, kiu minacas la vivon sur la planedo.

Kunlaboro kun Kubo estas kuraĝigita de la ekologiisma deputito Francois Michel Lambert, kiu organizas kolokvon pri la temo por la venonta tago 31, de la Nacia Asembleo de Francio, celante meti la regionon en pli bonan pozicion por alfronti komunajn defiojn.

Denove niaj esploristoj kaj akademianoj uzos siajn sciojn por minimumigi la efikojn de la klimata ŝanĝo, kiu kaŭzas la plialtiĝon de la marnivelo kaj la intensecon de uraganoj, eventoj kiuj influas ĉi tiun mondoparton.

La partopreno de Kubo estas sendube rekono de la laŭdinda klopodo farita de la lando por konservi sian ekosistemon, aprobitan de la Konstitucio, regularoj kaj leĝoj.

Laŭ tiu ĉi vojo elstaras ĝia Ŝtata Plano por alfronti la klimatan ŝanĝon, konata kiel la Vivo Tasko, en kiu estas enskribitaj agoj favore al konservado de mangrovoj, la marbordoj kaj pligrandigo de la arbarmaso, inter aliaj.

La ĉefa celo estas protekti la homan vivon kaj ĝian kvaliton, en kondiĉoj de ŝanĝiĝanta klimato, por tio ĝi implikas ĉiujn sektorojn de la ekonomio kaj socio kaj estas aplikata je la nacia kaj loka niveloj.

Ne estas la unua fojo, ke Kubo partoprenas en projektoj celantaj konservi biodiversecon en la areo. Antaŭ dek kvin jaroj, kune kun Haitio kaj Dominika Respubliko, ĝi lanĉis la Kariban Biologian Koridoron, malfermitan al ĉiuj nacioj en la areo.

La Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj subtenas ĉi tiun iniciaton, kiu havas ankaŭ kiel strategion la ekonomian kaj socian plibonigon de la komunumoj.

Ĉi tiu plano ankaŭ okupas esencan lokon en laborrenkontiĝoj pri media edukado kaj administrado de naturresursoj por civitanoj.

Krome, Jamajko, Trinidado kaj Tobago, la Dominika Respubliko, Gujano kaj la Britaj Virgulininsuloj ricevis teknikajn konsilojn de Kubo pri la integriĝo de media daŭripovo, katastrof-administrado kaj adapto al klimata ŝanĝiĝo.

Tiel, Risk Reduction Management Centers estis kreitaj en ĉi tiuj karibaj landoj, kio ebligis kunhavigi metodologiojn pri danĝero kaj vundebleco studo, same kiel la formadon de multdisciplinaj teamoj por alfronti minacojn de inundoj, uraganoj, sekecoj kaj erozioj.

Kubo elstaras en la areo pro sia engaĝiĝo al konservado de la medio kaj  volo kunlabori kaj kunhavigi spertojn kaj sciojn kun siaj karibaj najbaroj, kun kiuj ni estas kunigitaj per ligoj de frateco kaj komunaj defioj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up