Forpeli la prezidenton?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-22 16:53:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manifestaciantoj en Kito dum protestoj  EKvadoro, junio 20a de 2022. Foto: Dolores Ochoa / AP

De Guillermo Alvarado

La ĉefaj indiĝenaj kaj kamparanaj organizaĵoj de Ekvadoro subtenas nacian strikon dum la dua semajno, dekretita por postuli de la registaro de la prezidento Guillermo Lasso rimedojn celantajn alfronti la kritikan ekonomian situacion, kiun la loĝantaro spertas pro la troa kresko de la prezoj.

Komence, la protestoj okazis en la regiono Pichincha, kie troviĝas la urbo Kito, la ĉefurbo de la lando, same kiel en najbaraj Cotopaxi kaj Imbabura, tamen, tiom kiom la aŭtoritatoj intensigis la subpremon, la manifestacioj disvastiĝis al aliaj areoj.

La ĉefa formo de malkontento estas la blokado de ŝoseoj kiel maniero por premadi la ekonomie potencajn sektorojn, sed ankaŭ okazas marŝoj kaj en la lastaj tagoj pluraj grupoj eniris la ĉefurbon kun la celo koncentriĝi ĉe la periferio de la administra ĉefsidejo.

Responde, la registaro de Lasso dekretis krizostaton en la tri regionoj koncernaj, kiu poste estis etendita al Ĉimborazo, Tungurahua kaj Pastaza. Krome, la polico estis rajtigita uzi larmigan gason kaj skubombojn por malbari la vojojn aŭ detrui la marŝadojn.

Estas elirmalpermeso kaj la rajto je libera movado estas limigita, kio ne malhelpis avancon al Kito.

En lastatempa mesaĝo publikigita en sociaj retoj, la ĉef-oficulo provis eviti sian respondecon sur la tereno dirante ke li alvokis dialogon, sed la manifestacianoj, li diris, serĉas kaoson. "Ili volas forpeli la prezidenton, mi estas ĉi tie, mi ne eskapos," li aldonis.

La situacio estas tre grava por la plimulto de la ekvadoranoj, kiuj suferas pro neproporcia altiĝo de la prezoj, precipe de la brulaĵo kaj manĝaĵo, kaj plendas, ke la registaro ne sufiĉe faras por respondi al siaj vokoj.

Iliaj asertoj estas resumitaj en ĉirkaŭ dek punktoj, inter kiuj estas donado de subvencioj por alfronti inflacion, ĉesigi la mankon de sterkoj, ĉesigi la plialtiĝon de la prezoj de agrikulturaj krudaĵoj, kaj ankaŭ la koston de transportado, kiu tuŝas la familiojn malpli favoritajn.

 Ili ankaŭ pridubas, ke en unu jaro de la administrado de Lasso li ne ĉesigis korupton, daŭras la manko de medikamentoj en la publika sansistemo kaj samtempe  la senlaboreco kreskas.

La malkontento pliiĝis post la okupado fare de la polico de la Domo de Ekvadora Kulturo, emblema loko, kiu akceptas indiĝenajn grupojn en la ĉefurbo, kiuj iras tien por postuli siajn rajtojn.

La situacio eble plimalboniĝos en la venontaj kelkaj horoj, se la registaro ne sidiĝas por honeste dialogi kun la indiĝenaj gvidantoj kaj alprenas seriozajn devontigojn, konforme al la seriozeco kiun ĉi tiuj homoj spertas.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up