Biofarmaciaj produktoj kubaj sin prezentas tra la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-24 08:40:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Roberto Morejón

Dum la lastaj semajnoj oni  aŭdis raportojn pri la efikeco de la kubaj vakcinoj, medikamentoj kaj aliaj produktoj de la biofarmacia industrio, kiu komencas esti rekonataj kaj aprezataj en diversaj landoj.

Malgraŭ tio ke la grandaj amaskomunikiloj provis silentigi la veron pri tio, aldone al la pluraj obstakloj alfrontataj pro la usonaj punoj kontraŭ la insulo, gvidantoj de la farmacia sektoro  intense laboras kaj vizitas kelkajn landojn por renkontiĝi kun entreprenistoj de diversaj landoj.

Ekzemplo pri tio estas ke kuba specialistoj renkontiĝis pasintsemajne kun belarusaj fakuloj, kiuj vizitis Havanon, dum Meksiko plu avancis kaj aprobis   uzon de  kubaj vakcinoj kontraŭ Kovim, kies efiko estas tre pozitiva kiel evidentas nialande.

La vizitantoj de Belorusio priparolis la reciprokan kunlaboron en la sansektoro kaj konstatis la novecajn kontribuojn de la centro de inĝenierado genetika kaj bioteknologio,  kune kun la medikamentoj kreitaj de kubaj sciencistoj de la Instituto de vakcinoj Finlay.

Antaŭe vizitis la insulon delegitaro de Holding Belkresursy partopreninta la ĵusokazintan Internacian Foiron de Havano, kaj tie ili subskribis kontrakton por komercado de medicinaj produktoj.

El Meksiko ankaŭ venis informo ke la Federacia Komisiono por protekto kontraŭ sanitaraj riskoj rajtigis tri kubajn vakcinojn kontraŭ Kovim, temas pri Abdala, aprobita en decembro 2021; la aliaj estas  Soberana 2 kaj Soberana Plus.

Ĉiuj tiuj faktoj fariĝis eblaj pro la vizio de Kubo kiel lando de scienco, bazo por notindaj investoj faritaj en tiu ĉi branĉo dum la lastaj tri jardekoj.

La graveco donita al scienco, kaj precipe al bioteknologio, estis elprovita dum la pandemio de Kovim-19, kiam defiitaj de lokaj sciencistoj, ili desegnis vakcinojn por batali SARS-CoV-2.

Memoru, ke pli ol 90 procentoj de la loka loĝantaro kompletigis imunigan horaron kaj 70 procentoj ricevis plifortigajn dozojn, kiel parto de kovrado, kiu inkludis infanojn pli ol du jarojn.
Kubo ankaŭ raportis, ke 99 procentoj de la pacientoj infektitaj kun la viruso resaniĝis post la malsano.

Tio signifas ke nuntempe, kiam en pluraj sudaj malriĉaj landoj oni ankoraŭ devas vastigi vakcinajn kampanjojn kontraŭ Kovim-19, la decido de Kubo krei kaj uzi proprajn vakcinojn estis plensukcesa.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up