La atendata monunuiĝo: kompleksa sed bonefika.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-02 01:11:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Roberto Morejón
La kubanoj atendas la aplikon de la monunuiĝo, procezo taksata kiel kompleksa flanke de la insulaj aŭtoritatuloj kaj fakuloj, tamen, bonefika ĉar ĝi devas restarigi la valoron de la kuba peso kaj ties monfunkciojn.
 
Estraranoj de la ekonomia areo de la insulo emfazis ke la elimino de la duobla monunuo, tio estas, la konvertebla peso kaj la kuba peso, faciligos reordigon alĝustigitan al la specifaj kondiĉoj de malriĉa lando, ekonomie sieĝata kaj bezonanta pli da efikeco.
 
Laŭ opinio de Marino Murillo, vicprezidanto de la ministra konsilantaro, la gvidado de la interna ekonomio estas tro administra pro tio ke ĝi malhavas tipon de monŝanĝo kapabla ekvilibri la du validajn monunuojn.
 
La duobla moncirkulado datiĝas de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Kubo suferis la perdon de siaj partneroj de la tiama socialista eŭropa bloko kaj tiam ĝi devis aniĝi en ekonomia kunteksto tute alia kaj malfavora.
 
Tiam tre oportunisme Usono plifortigis sian ekonomian sieĝon, la malneta interna produkto falis ĝis minus 34%, forfalis la loka oferto de varoj kaj servoj kaj la monunuo perdis siajn funkciojn.
 
Por akiri certan stabilecon meze de faktoroj tiom damaĝaj, la kubaj aŭtoritatuloj adoptis la duoblan monunuon, kvankam kun la tempopaso estiĝis malfacilaĵoj.
 
Ambaŭ monoj estas registritaj kun la sama valoro en la bilancoj de la ŝtataj entreprenoj kaj estiĝas malakordiĝoj kiuj komplikas la investojn, ankaŭ tiujn kiuj fontas el eksterlando.
 
La kubaj entreprenoj malhavas objektivan kurzo-ŝanĝon kiu ebligu rilatigon inter la financaj monfluoj en la du monunuoj kaj adekvate mezuri la ekonomikajn bilancojn kaj la efikecon.
 
La spertuloj klarigas ke la ekzisto de la kuba peso kaj la konvertebla peso barigas la harmoniigon de produktivaj ĉenoj kaj  ĝenas potencialajn produktantojn naciajn.
 
Fine, en la nunaj cirkonstancoj malfacilas efektivigi rigoran ekzamenon de la publikaj financojj de la ŝtato kaj mistordiĝas la relativaj prezoj kun ties negativaj impaktoj en la konkurenco.
 
Konsekvence, la registaro starigis kronogramon por elradikigi la malfavoran movon de du monunuoj, per nomata “nultago”, kiam konkretiĝos la monunuiĝo.
Tiu decido estas parto de la transformoj ligitaj al la aktualigo de la ekonomia modelo por respondi al la bezonoj de la lando kaj la eksterlanda kojunkturo.
 
Jam oni pretigis la normojn pri prezoj kaj librotenado por la ŝtataj institucioj, kaj krome, estis aprobitaj la normoj pri planado, ŝtata buĝeto, bankaj kaj ŝtatistikaj.
 
Ni parolas pri procezo kiu, kiel argumentis la registaro, garantios la bankajn deponojn en eksterlandaj valutoj, samkiel la kontantan monon en manoj de la loĝantaro kaj la entreprenoj.
 
La aŭtoritatuloj informas regule por ke la civitanaro fidu en la diversaj paŝoj entreprenataj al sukcesa monunuiĝo, kiu ne estos magia solvo al ĉiuj problemoj, sed estas direktita al kresko de la efikeco kaj labora produktiveco.
 
 

 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up