Kubo kaj Usono: Lazaro, leviĝu kaj ekmarŝu.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-16 07:53:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ni ĉiuj iam aŭdis tiun frazon atribuatan al Jesuo Kristo antaŭ la tombo de Lazaro. Lazaro, leviĝu kaj ekmarŝu.

Multaj personoj en Kubo, kredantoj aŭ ne, kiam oni elektis la 17-an de decembro por la publikaj anoncoj faritaj de la prezidento Raúl Castro kaj la usona prezidento Barack Obama, tuj pensis ke la koincido de la politika evento kun la religia celebro, obeis al konkreta intenco. Babalú Ayé, laŭ la afrikdevena religio, estis malantaŭ ĉio planita.

Fakte, la procezo publike disvastigita tiun tagon, leviĝis kaj ekmaŝis, kvankam tio ne signifas ke ne ekzistas malfacilaĵoj nek obstakloj, sed la plej grava afero estas ke la du landoj dialogas pri la problemoj ekzistantaj inter si.

Kiel dirite antaŭe, la fakto ke Usono decidis eniri la procezon por restarigi la diplomatiajn rilatojn kun Kubo, estas venko por la insulo kaj samtempe tion konfirmis Obama per siaj propraj paroloj, kiam li esprimis ke la politiko al la insulo dum la lastaj 50 jaroj fiaskis kaj ne impulsis la interesojn de Usono en Kubo.

Dum la finiĝanta jaro, ekde la tago de Sankta Lazaro, jam preskaŭ unu jaro pasis, la krizo kiu ekzistis inter la du landoj konsiderinde ŝanĝiĝis, ĉar nun ekzistas diplomatiaj rilatoj kaj ambasadejo kiu reprezentas ĉiun landon en la ĉefurbo de la alia.

La postuloj de Kubo, petante esti ekskludita de la listo de landoj impulsantaj internacian terorismon kaj la problemo malhavi bankajn servojn de la sekcio de interesoj en Washington, estis solvitaj. Krom tio, ni havis la ĝojon vidi la revenon al la insulo de la kvin kubaj herooj, tiam suferantaj maljustaj enkarceriĝo, kiuj estis interŝanĝitaj kontraŭ agentoj de la CIA enkarcerigitaj en Kubo.

La usona flanko ankaŭ adoptis aliajn decidojn, kiuj tute kongruas kun ilia nova politiko, anstataŭe al la agresemo kiel sola rimedo, tio estas, ili aldonas kaj pligravigas la politikan kaj ideologian subfosadon, ĉar la celo restas tute sama por ili, tio estas, detrui la kuban revolucion kaj ties politikan sistemon.

Se ni revuas la anoncitajn decidojn de Obama tuj post la anonco de la pasinta 17-a de decembro, ni rimarkos ke ĉiuj adresatas al la sama celo, jen la decidoj:

Altigi la monsendaĵojn por meti pli da mono en la manojn de privatuloj kaj stimuli tiun negocan sektoron en Kubo.

Plifaciligi la vojaĝojn de kubanoj rezidantaj en Usono, kiuj estas konsiderataj kiel pli bonaj ambasadoroj ĉar ili alportas al la kuba popolo siajn travivaĵojn kaj progresojn rezultintaj el ilia decido vivi en kapitalista socio.

Ampleksigi la vojaĝpermesojn al usonanoj, por altigi la kontaktojn People to people, kio devos rezultigi pli da subteno kaj simpatio al Usono en la kuba loĝantaro.

Faciligi la komunikadon kaj sendadon al Kubo de ĉiaspecaj ekipaĵoj por tiuj celoj. Tio tre gravas por iliaj planoj, ĉar tiamaniere kreskas la elektronikaj kontaktoj inter privatuloj kaj la eniro de la usona propagando en Kubo.

Al ĉio ĉi eblas aldoni ke la decidoj de Obama ne modifis en sia esenco la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan al la kariba lando. Ili neniel planas redoni al Kubo la teritorion de la militbazo okupatan kontraŭleĝe en la kuba haveno de Guantánamo; krome, iliaj kontraŭleĝaj transmisiadoj per radio kaj televido daŭras kun buĝeto de pli ol 30 milionoj da dolaroj jare.

La ŝtata departemento daŭre  ricevas 15 milionojn da dolaroj por pagi salajron al siaj dungitoj en la insulo, la tiel nomataj Blankvestitaj Damoj kaj aliaj grupoj nomataj disidentoj.

La agentejo USAID havas buĝeton de 700 000 mil dolaroj por kontrakti ĵurnalistojn pretajn veni al Kubo kun la celo kontaktiĝi kun gejunuloj, negroj, virinoj, kaj rilatiĝi kun grupoj pri homaj rajtoj. La CIA altigis sian buĝeton je proksimume unu miliono da dolaro plia por malfermi sian novan Stacion nun rezidanta en Havano.

Kune kun ĉio, la ofensivo usona kontraŭ aliaj landoj de Latinameriko, celas ne nur rekuperi la perditan terenon, sed ankaŭ rekuperi posedaĵojn nun en manoj de la suverenaj popoloj, kaj aldone, damaĝi la rilatojn de tiuj landoj kun Kubo kun la intenco redukti la interŝanĝojn kaj kiun ajn ekonomian bonfaron atingeblan de niaj rilatoj en la regiono. Argentino kaj Venezuelo estas ekzemploj  freŝaj pri la agado de la imperiaj celoj kontraŭ la legitimaj interesoj de la nacioj.

Tial ni povas diri, Latinameriko, leviĝu kaj ekmarŝu. En tiu ĉi kazo la popoloj revoluciemaj de Latinameriko devas stariĝi por batali senĉese kaj apliki tiun alvokon de la nacia heroo de Kubo, José Martí, en la 19-a jarcento, “La arboj devas enviciĝi por malhelpi la trapason de la giganto de la sep leŭgoj”

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up