6-a KERo 2017: Esperanto kaj packulturo en la Zamenhof-Jaro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-21 12:38:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De la 15-a ĝis la 19-a de marto okazis la 6-a tutlanda renkontiĝo KERo, en la centra provinco Villa Clara, en la feriejo Rio Seibabo. La renkontiĝon ĉeestis pli ol 115 geesperantistoj el la tuta lando.

La unuan tagon sesiis la ordinara kunsido de la Komitato de KEA, kie oni analizis la jaran raporton 2016, okazigis elekton de nova estraro kaj skizis la ĉefajn agadojn por la nuna jaro 2017, inter kiuj elstaras la intesigo de kursoj bazaj kaj progresigaj, ankaŭ konkretiĝis agadoj okaze de la Zamenhof-Jaro, la planataj eventoj en la orientaj provincoj Granma kaj la Zamenhofa Metiejo en Guantánamo, interalie.

La programo de KERo sub la devizo  Esperanto kaj packulturo en la Zamenhof-Jaro, ekis la 17-an per Seminario pri Informado, ankaŭ okazis ateliero pri kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon; samtempe sesiis paroligaj kursoj, bazaj kaj mezaj ekzamenoj de KEA, kunsido de la ILEI-sekcio,  kunsido pri Zamenhof-Jaro, literatura rondo, elŝutejo,  radioamatoroj, okazis ekskurso al historia loko ĉe la montoĉeno Escambray, kie situas la feriejo; kaj la vesperaj aranĝoj inkluzivis prezenton de dokumenta filmo pri la grupo Amindaj kaj la urbo Contramaestre, oni spektis la muzikvideon Teo-revoj en Amo-taso,  konkursanta en Teo kaj Amo, la internacia konkurso de Ĉina Radio Internacia; la   vesperoj estis  abundaj kaj  variaj,  riĉigitaj per la arto de la kubaj esperantistoj kiuj kantis, deklamis, prezentis teatraĵon, koruson, ĉinan artdancon, koncerton de Amindaj-Teamo Bachata, ne mankis  balo  nek  gufujo kaj  filmejo. 

Je la fino oni ĝenerale rekonis la laboron de la instruistaro per transdono de atestiloj, premiis la plej bonajn instruistojn, ankaŭ la plej bonan E-filion de KEA, nome Santiago de Kubo, oni anoncis la rezulton de la literatura konkurso, kiun gajnis sinjorino Carmen Duvel Lachatagnerey el la orienta provinco Granma, kaj ankaŭ prezentis la novelektitan estraron,  kiu gvidos la kuban esperantistaron dum la venontaj tri jaroj, sub prezido de Maritza Gutiérrez González.

La 6-a KERo finiĝis per pozitiva bilanco kaj estis anoncite ke venontjare ĝi ne okazos, ĉar la kuba esperantistaro sin preparas por akcepti en Havano la 9-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto de la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018.  Bonvenon al ĉiuj esperantistoj en Kubo!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up