498: Havano renoviĝas.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-16 08:23:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano alvenas al sia 498-a fondodatreveno pli bela ol neniam, rekonis la doktoro Eusebio Leal, historiisto de la urbo, dum gazetara konferenco okazinta en la historia centro de la kuba ĉefurbo.

La historiisto emfzis ke la urbo renoviĝas kiel parto de la intensa cultura programo kaj konstanta moviĝemo kaj agadoj efektivigataj de la oficejo de la historiisto, kiu laboras por restarigi la arkeologian historion de Havano kaj redoni al ĝi ties gravecon kaj historian signifon.

Unu el la laboroj finitaj okaze de la datreveno estis la remodeligo de La Templeto, skulpta ensemblo kiu simbolas la refondan ceremonion de la urbo en 1519; tie kie tradicias ĉiun 16-an de novembro, rondiri trifoje la mitan ceibón por peti deziron.

Oni ankaŭ rekuperis la portikon perditan de 1852, kiu estis detruita inter 1929-1930 por ampleksigi la Avenuon de la Haveno. la pordo de la strato O´Reilly havas “la originan ŝildon de la ĉiama fidela Havano kaj ties malnoviĝintaj kanonoj en la urbodefendo, kiuj nun estas refiksitaj, kaj ĵus finis la laboron por fiksi la lancojn sur la kradoj, aldonis la historiisto.

Aliflanke, kiel parto de la celebroj, ĉi-tiun  16-an de novembro oni inaŭguras la junularan centron de la historia urbocentro, kie ekzistas ĉiuj modernaj elementoj por ke la gejunuloj  ĝuu la arton fari radion kaj televidon, studi dancojn kaj viziti la bibliotekon.

Ankaŭ ekfunkciis la informa centro de la oficejo de la historiisto kaj ties agentejo San Cristóbal, kiu unuigos la heredajn urbojn de Kubo kaj mastrumos turismon allogatan de la kultura heredaĵo de la insulo.

Aldone, estis inaŭguritaj novaj ekspozicioj en la kastelo de la reĝa forto, kiuj montras la submarajn trezorojn rekuperitajn de la lando laŭlonge de la jaro kaj ree malfermis siajn pordojn la Palaco de la Kapitanoj en la Placo de la Armiloj kies plimulto de la salonoj estas komplete restarigitaj.

Tiuj ĉi agadoj celas esti surscenigo de tio kio estis Havano dum la kolonia periodo, laŭ esprimis la arkitekto Orlando Inclán, kiu emfazis ke oni volas transformi tiun ĉi areon en gravan centron arkeologian kaj antaŭvidas ke ĝi estu tute preta olaze de la 500-a fondodatreveno en 2019.

Pro tio la historiisto Eusebio Leal parolas pri renaskiĝo de Havano multe pli bela ol iam ajn. Tial li aldonis: “venu uraganoj, ventoj, malpermeso, fermoj, ni ĉiam estos kapablaj eliri, trarompi la murojn kaj plu iri antaŭen.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up