Patrolando estas homaro: la pensaro de José Martí je la 165-a naskiĝdatreveno.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-27 14:58:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
José Martí, la nacia apostolo de Kubo

José Martí y Pérez estas konsiderata viro de radikala kaj revolucia pensmaniero, kies vasta kaj originala verkaro literatura igas lin unu el la pintaj figuroj de Latinameriko kaj Karibio.

Dezirante proksimiĝon al la figuro de José Marti, oni devas lin rigardi tra la prismo de la pensisto, artisto, organizanto kaj ŝtatisto kiaj li estis.  Homo  studema kaj agema kies ekzistopaŝojn gvidis profunda amo al sia patrolando kaj ties sendependiĝo.

José Martí  naskiĝis en Havano la 28-an de januaro 1853. La patro, Mariano Martí, valenciano, vojaĝis al Kubo kiel artileriano. En la insulo li enamiĝis kaj edziĝis al Leonor Pérez el la Kanariaj Insuloj. En 1869, 16-jara estis la juna Martí kiam li unuafoje suferis la rigorojn de karcer-reĝimo kiu vundis lin porĉiame.

La fervora propaganda agado pri sendependigaj ideoj en la lernejo kondukis lin al malliberejo kaj ŝtonpika punlaboro. La patro sukcesis lin liberigi de tiom pezega laboro, sed Martí estis forpelita al Hispanio kie danke al bonaj amikoj li trovis laborlokon kaj studis ĝis diplomiĝi pri juro kaj filozofio,sed neniam sukcesis enmanigi al si la koncernan titolon pro monmanko.

En Hispanio li publikigis eseon nomatan „La politika prizono en Kubo”, kiu konsistigas fundamentitan kaj kuraĝan denuncon pri la abomenindaĵoj de la kolonia reĝimo.

Dum tiu devigita ekzilo li vojaĝis al Francio, Meksiko kaj Gvatemalo kaj en la du lastaj landoj plenumis elstaran intelektan laboron. Li revenis al Kubo profitante la ĝeneralan amnestion dekretitan fine de la dekjara milito en 1878, konata kiel la unua sendependiga milito en Kubo kontraŭ la hispana koloniado.

Fine de la jaro 1879 li estis denove forpelita al Hispanio kaj tie daŭrigis sian kampanjon por denunci la kolonian reĝimon. De tie li vojaĝis al Nov-Jorko por labori favore al la sendependigaj ideoj inter la kubaj elmigrintoj.

Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar pri integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko. Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiu ĉi nacioj.

La 19-an de majo 1895 forpasis José Martí dum batalo fronte al la hispanaj trupoj. La eksterordinara pensado de Martí, tre klara kaj certa pri la estonteco de Kubo, lia rifuzo de ĉiuj malbonoj ekzistantaj en la amerikaj respublikoj, de rasismo, de la imperiaj celoj de la norda najbaro en tiom frua periodo, igas lin aktuala kaj viva en la kuba popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up