KERO 2019: esperantumi en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-19 23:51:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kuba esperanta renkontiĝo KERo 2019

6-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2019 de la  21-a ĝis  25-a de marto 2019 Kampadejo La Hirundoj. Provinco Santiago de Kubo. KERo 2019 arigos esperantistojn el la tuta lando kaj proponas varian programon al ĉiuj aliĝintoj.

La partoprenantoj  havos la ŝancon renkontiĝi kun la riĉeco de la naturo, kaj eblas  ankaŭ esplori la Montoĉenon Maestra, la sekretojn de rivero Mogote kaj baniĝi en la freŝaj akvoj de baseno Las golondrinas (La hirundoj), kies nomo devenas de groto kie sezone nestas tiu birdo.

La programo inkluzivas diversajn lingvajn kursojn, KEA-ekzamenojn, konkursojn, teatraĵojn, diskejon, ekskursojn, ankaux laborkunsidojn de la nacia komitato, de instruistoj kaj aliaj allogajn programerojn kaj promenadojn.

Sukcesojn  al la sesa kuba esperanto-renkontiĝo, Kero 2019 de la 21-a ĝis 25-a de marto 2019 en la kampadejo La Hirundoj en la orienta provinco Santiago de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up