Kubo nomumas siajn intendantojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-24 10:52:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum tiuj ĉi tagoj Kubo vivas trascendajn momentojn. Oni multe parolas pri tio ke la naskiĝo de nova Konstucio estus la startpunkto de nova leĝofara ekzerco.

La pasintan 18-an de januaro la insulo avancis tiudirekten per la elekto de la guberniestroj kaj vicguberniestroj kiel reprezentaj figuroj de tio nomata provinca registaro de la popola povo.

Per la nomumo de la municipaj intendantoj ĉi-sabate Kubo plu konkretigas sian Konstitucion. Kiel kompreni ties amplekson en la kunteksto de la prioritatoj de la nacio?

Oni povas mencii, ekzemple, unu el tiuj prioritatoj: la ekonomia batalo. Ĉiutage oni aŭdas opiniojn pri la bezono multobligi la projektojn de loka evoluigo; eltrovi solvojn aŭtoktonajn al la problemoj, ekspluati la rezervojn kaj potencialojn ekzistantajn en la loka teritorio. Sed por tion atingi oni bezonas aŭtonoman mastrumon de la teritorioj, tio, kion la prezidento Miguel Díaz-Canel nomis gvidi, kaj ne nur plenumi taskojn.

Tie eniras la nova figuro kies rolo estas kerna por gvidi, kontroli kaj avancigi la agadojn ekzekutiv-administrajn de la teritorio: la municipa intendanto, kiu prezidos la municipan administran konsilantaron.

Tiu ĉi konsilantaro administra  havas la mision, establitan en la artikolo 201 de la Konstitucio, “kontentigi, interalie, la bezonojn de la ekonomio, sano, asistado, eduko, kulturo, sporto kaj amuzo de la kolektivo teritoria inkluzivata en ties jurisdikcio, samkiel efektivigi taskojn rilatajn al prevento kaj socia atento”.

Siaflanke, la municipa administra konsilantaro raportas al la municipa asembleo, supera organo de la ŝtata povo en la teritorio.

Ĉi-sabate, rekte, la delegitoj en la 168 municipaj asembleoj nomumos siajn intendantojn, surbaze de la propono de ties prezidanto, antaŭsciante pri la biografio kaj vivtrajektorio de la koncerna proponito.

Tiuj ĉi transformoj en la strukturo de la ŝtato, kiuj konkretiĝas kongrue al la starigitaj limdatoj, parolas pri organika landa gvidado. Tiamaniere kreiĝas pli horizontala gvidado,  kie ĉiuj civitanoj havas respondecojn, ne nur tiuj,  kiuj okupas politikajn aŭ administrajn oficojn.

Tiu ĉi estas la spirito de nia Konstitucio, je la postuloj de la novaj tempoj, kiu establas en sia unua artikolo ke “Kubo estas socialista ŝtato de rajto kaj socia justico, demokratia, sendependa, suverena, organizita kun ĉiuj kaj por ĉies bono…”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up