Celia: tenero kaj firmeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-09 10:06:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De: Guillermo Alvarado

La 9-a de majo ĉi-jare ni memoras la 100-an naskiĝdatrevenon de Célia Sánchez Manduley, unu el la plej brilaj kaj kuraĝaj virinoj de Kubo, taksita de Fidel Castro kiel unu el la pilieroj de la Revolucio pro ŝia firmeco, lojaleco kaj senfina bonkoreco.

Danke al kara amiko Mario Carranza, batalinto en la montoĉeno Maestra kie li subtenis la trian forton de la ribelema armeo el Santiago de Kubo, en la oriento de nia lando, mi havas ĉemane la leteron senditan de Celia al li la 18-an de oktobro 1958.

En tiuj tagoj Mario, konata en la ribelema armeo kiel “Guatemala”, laboris kun Orlando Benítez en la administrado de la liberigitaj teritorioj en la suda zono de la Montoĉeno, kie oni ekfondis lernejojn kaj organizis la kamparanojn, kiuj ekricevis siaj terpecojn.

La letero, mallonga, sed profunda, rivelas la klarecon de Celia pri la trajtoj de la batalo kaj la prioritatoj de la Revolucio. En la unua paragrafo legeblas: “Vi scias ke nia milito estas komenco de revolucio latinamerikaj kaj ke nia Movado 26 de julio estas kontinenta.Ni batalas por Kubo kaj por la Amerikoj.”.

Ŝi esprimas ĝojon pro la transformoj komenciĝintaj en la liberigitaj zonoj, aparte pro la kreado de lernejoj.

Rilate kernajn temojn de tiu momento ŝi esprimas la bezonon krei homojn fortajn kaj sanajn, tiel ke parazitismo abundis. Ankaŭ pri la tero ŝi aldonis: “Bedaŭro pri niaj kamparanoj!Nun mi mortus pli trankvila, ĉar ni jam transdonis al ili sian terpecon, danke al la agrara leĝo.

Internaciismo, edukado, sano kaj agrara reformo, kompleta programo revolucia, esprimita en malmultaj vortoj de virino, kiu kreis mirindaĵojn per la tempo por esti tie, kie ŝi estis pli bezonata.

Okaze de ŝia centjara naskiĝdatreveno, pro ties saĝeco, ekzemplo kaj sindediĉo, ni esprimas al ŝi: Dankon Celia!


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up