Kubo atendas respondon de Usono pri la terorista atenco kontraŭ sia ambasadejo en Vaŝingtono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-11 11:39:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La aserton faris la  kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  ĉi-lunde, kiu aldonis ke “ni ne forgesas la longan historion de terorismo kontraŭ niaj diplomatoj.”

La terorista atako okazinta la pasintan 30-an de aprilo, kiam individuo pafadis kontraŭ la kuba ambasadejo en Vaŝingtono, ne povas esti vidata kiel izola ago. Ĝi estas rezulto de agresa politiko aplikata kontraŭ la kuba Revolucio dum pli ol 60 jaroj kaj ĝi stimulas malamon de la ekstrema dekstrulado kontraŭkuba, kiu nun furoras pro la agresaj deklaroj de altrangaj funkciuloj de la nuna usona registaro.

Spite la gravecon de tiu ĉi okazaĵo, kiu okazis en instalaĵo situanta je mallonga distanco kaj en rekta linio kun la Blanka Domo, la usona registaro ankoraŭ ne faris oficialan deklaron komdamnante tiujn okazaĵojn.

Estas ja konata ke la ĉefa trajto de la usona politiko al Kubo estis agresemo kaj terorismaj atakoj en ple diversaj formoj.

Usono plenumis terorismon ŝtatan kiu dum jardekoj instigis al sekvestroj, pirataj fiagoj kontraŭ ŝipoj kaj aviadiloj, kiu iĝis nova terorisma formo en la mondo, sed ĝi estas politika armilo kontraŭ Kubo, ĉar la roluloj estis akceptataj kiel “politikaj rifuĝintoj” en la usona teritorio.

Kiel parto de tiuj atakoj,  Kubo suferis atencojn per bomboj, murdoj , fizikaj agresoj, atakoj kontraŭ diplomatoj kaj aliaj.

Kubo hodiaŭ batalas kontraŭ la pandemio de Covid-19 kaj malgraŭ tio, ne ĉesas agresoj kaj la ekonomia sieĝo por bari la aliron al medikamentoj kaj aliaj bezonataj materialoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up