Tago de Afriko en Kubo: por renovigata amikeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-25 10:53:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-jare ni festas en Kubo la Tagon de Afriko  meze de esceptaj kondiĉoj pro la pandemio de Covid-19. Tamen, tio ne malebligos omaĝi okazaĵon tre eksterordinaran kiel la kreadon, la 25-an de majo 1963, de la Organizaĵo por la Afrika Unuiĝo (OUA), kiu en 2002 fariĝis Afrika Unio (UA).

Per oficiala komuniko de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, oni sciigas ke en tiu ĉi nova Tago de Afriko, ni renovigos nian amikecon kaj fratecon kun la frata lando al kiu nin ligas amikeco, sango, kulturo kaj historio,

La ĉefkomandanto Fidel Castro ĉiam elstarigis la “kompenso-devon” de la kubanoj al Afriko pro la gravega rolo, kiun ili kaj ties posteuloj  plenumis en la sendependigaj militoj de nia lando, kaj ties kontribuo al la konstruo de nia kariba nacieco.

Ni estis kune en la bataloj kontraŭ koloniismo kaj apartiĝo, kaj en la klopodoj por evoluo. Proksimume 6 mil kunlaborantoj kubaj en la sferoj de sano, edukado, sporto kaj agrikulturo donas servojn en 32 afrikaj landoj. Proksimume 9 mil studentoj afrikaj studas en kubaj universitatoj.

Afriko estas hodiaŭ decidiga rolanto en internaciaj aferoj. Ĝiaj 55 ŝtatoj membroj konsistigas trionon de la ĝenerala asembleo de UN kaj alia duono en diversaj forumoj de tutmonda interkonsento kiel la Movado de Nealiancitaj Landoj kaj la Grupo de 77 plus Ĉinio.

Kubo dankas la unuaniman subtenon de la registaroj, gvidantoj, organizaĵoj kaj popoloj de Afriko al la batalo kontraŭ la ekonomia sieĝo altrudata de Usono al nia lando, kaj dankas pro la voĉdonado favore al la bezono ĉesigi tiun ĉi agresemon de la norda lando okaze de la voĉdonado farata ĉiujare en la ĝenerala asembleo de UN, samkiel  pri rezolucio kontraŭ la usona sieĝo en la sino de la Afrika Unio.

Kadre de tiuj ĉi kompleksaj cirkonstancoj travivataj de la homaro, Kubo alvokas la internacian komunumon subteni Afrikon en ties batalo kontraŭ la pandemio de Covid-19 kaj ties ruinigaj sekvoj ekonomiaj, sociaj kaj financaj. La afrikaj popoloj, kiuj tiom faris por la homaro tion meritas, asertas la kuba komuniko.

Kubo ratifas ke la rilatoj kun la popoloj kaj registaroj de Afriko estas ne detrueblaj kaj ke, fidelaj al nia historia kaj solidara tradicio, ni daŭre fortigos la amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn kun tiu frata kontinento. Vivu la frateco inter Afriko kaj Kubo, asertas la oficiala komuniko de Kub, okaze de la festado de la Afrika Tago en nia lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up