Antaŭ 30 jaroj la forumo de Sao Paŭlo iĝis koro de la maldekstruloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-06 09:54:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 6 (RHK) Antaŭ 30 rajoj, laŭ iniciato de Fidel Castro kaj Luiz Inácio Lula da Silva, kaj laŭ  la kunvoko de la partio de la laboristoj de Brazilo, en malfavora kunteksto por la monda maldekstrularo, kaj kiam multaj  kredis ke socialismo eniris seneliran krizon kaj rezignis fronte al avanco de novliberalismo kaj la dekstrularo, efektiviĝis en Sao Paŭlo, inter la 2-a kaj 4-a de julio 1990, la renkontiĝo de partioj kaj movadoj politikaj de Latinameriko kaj Karibio, rebaptita jaron poste kiel Forumo de Sao Paŭlo.

La animo fonda de Fidel konsilis, en ĉiu okazo, krei forto-blokon, kaj kunvokis ĉiujn batali, ne rezigni meze de la plej grandaj malfacilaĵoj. Li alparolis en Havano en 1993 al la maldekstrulaj gvidantoj, al la progresemaj, popola movadoj, al la revoluciuloj transvivintaj tiun epokon, kaj alvokis ilin sin preparo por la unuĝi de Latinameriko kaj Karibio.

En 2012, Hugo Chávez parolis per frazo de La Liberiginto Simón Bolívar: “ni sentime metu la fundamentan ŝtonon de la  liberiĝo sudamerika, kariba, monda”. Kaj kongrue al progreso de la progresemaj fortoj de la regiono, li emfazis la bezonon transiri al nova etapo de konkretaj agoj, defende de la popola suvereneco.

Poste la ventoj ŝanĝiĝis, kaj ekblovis forte super la nacioj ventoj de novlibera restarigo, kiuj postulis  de la kunsido de Sao Paŭlo rezistemon je ĉiu pruvo. Ĝi daŭre estis batalfronto, kiu ne devis malaperi, kun Venezuelo kiel decida scenejo.

Okaze de la 30-a jubile de tiu komuna spaco por defendo de la popoloj, Monikca Valente, ekzekutiva sekretario de la Forumo deklaris al la kuba gazeto Granma, ke “kadre de la debatoj, cerbumoj, spertinteŝanĝoj kaj ideoj de la Forumo de Sao Paŭlo, ke estiĝis la politikaj kondiĉoj por la politikaj, ekonomikaj kaj sociaj transformoj okazintaj en Latinameriko kaj Karibio en la ĵusa periodo.

“Tie maturiĝis politikakj kaj sociaj gvidantoj, tie fortiĝis la partioj kaj politikaj movadoj kontraŭimperiismaj kaj kontraŭ novliberalaj, tie naskiĝis konkretaj ideoj pri la esenca rolo de la regiona integriĝo.

La Forumo plu estas esenca instrumento por solidiĝo de unueco de la partioj popolaj, progresemaj kaj maldekstraj en Latinameriko kaj Karibio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up