Kubo bremsis la pandemion, sed paŝas zorgeme al rekuperiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-14 11:28:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo  nun travivas novan etapon de  epidemia kontrolo kaj malparaliziĝo. Ĉiuj provincoj, escepte de Havano, la ĉefurbo, travivas la duan fazon de la rekuperiĝa etapo postCovid.

Havano transiras la unan fazon kaj estas la sola, kiu ankoraŭ raportas novajn kazojn. La pandemio estas sub kontrolo kaj oni daŭre faras testojn, enketojn fizikajn kaj virtualajn por serĉi eblajn sensimptomajn portantojn de la kronviruso.

Ĝis tiu ĉi mardo Kubo akumulis 211 427  studitajn samplojn kaj 2432 pozitivojn. La nombro da forpasintoj entute estas je 87 kun indikilo de morteco je 3,56% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 104 en la mondo. El la totalo de malsaniĝintoj, tio estas, 2432 jam  rekuperiĝis 2275, kio signifas pli ol 93 %.

Tiuj ĉi ciferoj, malgraŭ ne konsistigi motivon por fidi en la nuna scenejo, parolas pri kiom multe oni laboras en la insulo por bremsi la propagadon de la malsano, kies nuna epicentro estas en la amerika regiono.

Dum la ĉiutaga kunsido de la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, prezidita de Miguel Díaz-Canel, insula ŝtatestro kaj la ĉefministro Manuel Marrero, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal Miranda detaligis ĉiujn kernajn agadojn daŭre faratajn, kiel izoliĝo de kontaktoj kaj suspektemaj homoj; aktiva serĉado en la komunumoj kaj apliko de pli granda nombro da testoj kaj provoj en reala tempo PCR al pli granda nombro da samploj  inter la civitanaro por eltrovi kazojn ofte sensimptomajn.

Nun la rekuperiĝo okazas tute normale, malfermante iom post iom servojn kaj agadojn haltigitajn pro la epidemio.

La aŭtoritatuloj insistas pri tio ke oni ne devas pensi ke  la bonaj ciferoj indikas malaperon de la viruso, pro tio  oni devas daŭre sin protekti, uzante maskojn en publikaj lokoj, kaj per la higienaj reguloj kaj fizika distanciĝo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up