La ŝtata entrepreno kaj salajro en la kuba monordigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-02 13:19:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La insulo  antaŭenpaŝas en la starigo de nova sociekonomia strategio, meze de tre escepta kunteksto, unue pro la tutmonda krizo sanitara kaj ekonomia, kaj aparte pro la ekonomia sieĝo de la usona registaro, kiu estis ege senkompate fortigita de la nuna administracio de tiu najbara lando.

La insula strategio ampleksas ĉiujn sektorojn de la insula vivo kaj aparte la entreprenojn kaj la salajrojn de la laboristaro. Kiel estis anoncite, oni altigos la salajrojn, la pensiojn kaj la socian asiston por tiuj, kiuj bezonos ĝin.

Rilate la ŝtatan entreprenan sistemon, oni devas diri ke oni jam aprobis kaj ekfunkciigas aron da decidoj celantaj plibonigi la entreprenan efikecon, la produktivecon kaj sekve la salajron, kiu devas esti transformita por iĝi la ĉefa enspezofonto de la laboristo kaj ties familio.

En la daŭro de la lastaj ses  jaroj oni  levis la salajran nivelon ĝis duoblo, sed tio ne same okazis pri la produktiveco, kio provokis ke la salajro ne povas vere subteni la bezonatajn elspezojn.

En la nova strategio nun starigata por la ŝtataj entreprenoj, gravas la aŭtonomeco por distribuo de profitoj post demeti la koncernajn impostojn, kaj ankaŭ la eliminon de salajra limo en tiu profitdistribuo  inter la laboristaro. Tiel oni celas ke ĝi estu vera stimulilo por labori.

Kompreneble,  estas necese elimini la duoblan monunuon kaj kurzon, kiu nun distordas la funkciadon kaj travideblon de la ekonomia kontrolo, kaj krome, la troa valorigo de la kuba peso fronte al eksterlandaj valutoj ankaŭ malebligas plu altigi la salajron en kubaj pesoj, laŭ esprimas la fakuloj.

Tio signifas, ke la nuna monordigo anoncita, kiu signifas devaluti la kuban peson kaj starigi unusolan ŝanĝokurzon, okazos samtempe kun salajra altigo, kio povas provoki ke kelkaj entreprenoj havu malprofitojn se iliaj rezultoj ne kongruas kun la nova salajra fonduso, kiun ili devas mastrumi, tial, estos esenca ke ili agu pli aktive kaj trovu manieron efike labori kaj havi profitojn.

Laŭ insistas la aŭtoritatuloj kaj fakuloj pri la temo, la landa monordigo favoros, interalie, elimini distordojn en la salajroj, redoni al la mono siajn funkciojn kaj avanci en la aktualigo de la tuta ekonomia modelo de la insulo.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up