Niaj malfortoj malkaŝitaj de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-31 10:50:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la gazeto de Unesko-kuriero, numero lasta de 2020, oni trovas interesan artikolon  verkitan de la mumbaja jurnalisto  Kalpana Sharma. La artikolo estas titolita: La pandemio: respegulante niajn malfortojn.

Kvankam la artikolo priparolas situacion okazantan en Barato, sendube, ĝi estas okazanta en ĉiuj mondopartoj, kaj en socioj kiuj sin  bazas sur  interesoj privataj kontraŭ la sociaj kaj kolektivaj bezonoj. Tiamaniere ĉiam regas malegaleco, diskriminacio kaj manko  de ŝancoj por la plimultoj. 

Sub la ero Rivelitaj faltoj la aŭtoro asertas ke en epoko kiam viruso ne estas elektema pri tiuj, kiujn ĝi infektas, niaj socioj pludiskriminacias siajn proprajn homojn surbaze de la malnovaj enradikiĝintaj sintenoj rilate al la ‘alia’ – ĉu homoj el alia religio, ĉu el alia raso.
 
Pandemio ne povas forviŝi malamon kaj antaŭjuĝon; tragike, ĝi havas la inklinon kreskigi tiujn. Alia rivelita falto estas malegaleco. Ni povas spekti tion, kion la franca ekonomikisto Thomas Piketty nomas “la perforto de neegaleco” sin montranta en la krizo. 

Tiuj en la bazo, sen sekureca reto, estas ankaŭ ĝuste tiuj, kiuj nun strebas por ne droni.

Laŭ la aŭtoro, en Barato, tiu “perforto de neegaleco” montris sin en korŝire vigla maniero en la printempo de 2020, ĉar lando kun 1,3 miliardo da homoj estis enfermitaj por bari la disvastiĝon de KOVIM-19.
 
Miloj da viroj kaj virinoj – drivantaj en la urboj, kien ili enmigris serĉe de laboro kaj pergajno– perdis siajn laborojn kiam la ekonomio haltis. Sen mono aŭ reto de sekureco, ili estis forlasitaj sen alia alternativo ol paŝi centojn da kilometroj por atingi siajn hejmojn en la land-interno.

Ili trenis sin en la varmo, kun malmulte da manĝaĵo kaj akvo. Iuj travivis, sed multaj mortis sur la vojo. La bildoj de tiu elirego de migrantoj atestas kiel maljustaj modeloj de ekonomia disvolvo kreskigis ilian suferon okaze de tia urĝaĵo.

Estas fakto ke la pandemio de Kovim-19 malkaŝis grandajn malegalecojn regantajn en la socioj, kiuj dum pluraj jaroj favorigis la grandajn kapitalojn kaj ĉion tranformis en varojn komerceblajn, ankaŭ la rajtojn je sanservo kaj edukado por ĉiuj.

Bedaŭrinde, kvankam la esperoj pri ŝanĝoj kiel sekvoj de la pandemio, oni pli kaj pli konstatas ke nenio aŭ preskaŭ nenio ŝanĝiĝos se la civitanaro ne molibiziĝas fronte al la nova realo kiu staras fronte al ni. Ĉio reiros al la sama normaleco, diras kelkaj, dum aliaj pledas por pli konscias vivmaniero kaj eĉ pri nova maniero rilatiĝi kun nia medio kaj ĉirkaŭaĵo. Demandosignoj regas.


Fonto: Unesko-kuriero 2020 en esperanto



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up