Aprilaj memortagoj por la infanoj kaj gejunuloj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-03 12:35:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 4-an de aprilo estas prifestinda memortago en la historio de Kubo. La kialo estas ke de antaŭ 60 kaj 59 jaroj, respektive, en tiu tago naskiĝis   la plej junaj organizoj de la lando, fakte, tiuj de la infanoj kaj la gejunuloj.

La 4-an de aprilo de la jaro 1960 estis fondita la organizo de junaj pioniroj José Martí, kiu grupigas milojn da infanoj en lernaja aĝo. Kaj en sama dato de la jaro 1961 estis fondita la unuiĝo de kubaj junkomunistoj.

Ambaŭ organizoj konsistigas spacon por ke la plej junaj filoj de Kubo realigu siajn  klerigajn aspirojn, planas siajn kapablojn aktive partopreni la vivon de la insulo kaj ankaŭ kunordigas aranĝojn laŭ la postuloj de tiu ĉi epoko.

La rigoroj de la Kovim-19 limigas hodiaŭ la tradiciajn festojn en placoj kaj lernejoj, sed ja ne malkreskas la omaĝo al tiuj gejunuloj, kiuj skribas la nunan historion tie, kie ili estas pli bezonataj kaj utilaj.

Oni trovas ilin ĉie, en la kamparoj, en la fabrikoj, en la lernejoj, en la komunuma laboro por batali kontraŭ la pandemio, en la koncertoj, en la arta laboro kaj sciencaj esploroj. Ĉie sentiĝas la aktiva rolo de la kubaj infanoj kaj gejunuloj, kiuj hodiaŭ festas sian naskiĝdatrevenon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up