En la jaro de la 42-a jubileo de KEA : agotago de Esperanto en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-15 16:33:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Grupa foto dum la 6-a Take en Kubo

La 42-a jubileo de Kuba Esperanto-Asocio iĝos agotago por aktiva esperanto-agado.

Ĉi-16-an de junio, KEA festas sian fondo-datrevenon. Ĝi  estos tago por festi kaj memori, spite al la daŭra izoliĝo trudata de la pandemio de Kovim-19, kiu por dua fojo nin trafas kaj malhelpas  ĉeestajn renkontiĝojn.

Kiel pasintjare, la  kubaj geesperantistojn planas  profiti la fondo-datrevenon de sia landa asocio por  daŭre studi, legi kaj  labori por disvastigi Esperanton. En tiu ĉi malfacila momento, la celoj unuigi homojn kaj fortigi solidarecon sendiskriminacian, devas esti daŭre defendataj, tekstas oficiala komuniko de la organizo. 

“Per niaj individuaj kaj grupaj iniciatoj kaj uzo de la lingvo, ni kontribuu al pluvivigo de la Internacia Lingvo en Kubo kaj monde.”

La komuniko esprimas ke indas memori tiujn, kiuj pioniere eklernis kaj disvastigis la lingvon jam en la pasinta jarcento. Ili sukcesis aperigi la unuan artikolon pri Esperanto en landa gazeto, La Rapida Skribo (La Escritura Veloz) organo de la stenografia asocio, en aprilo 1904.

Same, ankaŭ indas diskonigi la  meritplenan propagandan  laboron faritan de la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo,  kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de Esperanto.

En januaro 1910 estis fondita la Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, kies  oficiala sidejo estis en la tiama Lonja del Comercio, komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova Urboparto. Tie staras la unua memortabulo de Zamenhof en Havano.

Libroekspozicio en la Esperanto-Centro de Havano, Nacia Sidejo

Aliaj Zamenhofaj E-Objektoj (ZEO-j)  estas  ĉe la enirejo de la Esperanto-Centro en Havano , ankaŭ sidejo de KEA, kie situas busto de Zamenhof starigita en la Internacia Zamenhofa Jaro 2017 ; kaj ankaŭ en aliaj urboj, en Santiago de Kubo kaj en Sancti Spiritus troveblas Esperanto ZEO-j, kie la kubaj esperantistoj  povas memori gravajn homojn kaj momentojn de la historio de Kuba Esperanto-Asocio.

En la jaro de la 42-a jubileo de KEA, la kubaj esperantistoj, gvidantoj, agantoj kaj amikoj,   aktiviĝos  en sia esperantumado kaj dankas al ĉiuj, kiuj ĝis nun tenas alten la verdan standardon por certigi kontinuecon de Esperanto en Kubo. En la sociaj retoj ili sin identigos  per la etikedoj: #KubaEsperantoAsocio42  #KuboEsperantoViva42

Prizorgante la  sanon fronte al la Kovim-19, la 16-an de junio iĝos agotago por videbligi en la sociaj retoj kaj aliaj tradiciaj amaskomunikiloj  ke Esperanto vivas kaj plu vivos  en Kubo. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up