Kronologio de nekonvencia aŭ hibrida milito kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-22 11:28:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La evoluo de la pandemio de Kovim-19 provokis gravan krizon sanitaran, sed ankaŭ ekonomian en multaj landoj, kaj tre aparte en la amerika regiono kie milionoj da personoj perdis sian laboron kaj pluraj miloj mortis pro la malsano de la nova kronviruso.

Kubo ne eskapas al tiu ĉi realo, kiu fariĝis pli akra pro la kruela politiko de la usonaj administracioj, kiuj dum jardekoj provadas sufoki la ekonomion, provoki penojn al la loĝantaro kaj instigi al ribeliĝo de la civitanaro kontraŭ la registaro.

Tiu ĉi politiko, kiu komenciĝis jam ekde la jaro 1960, fariĝis pli kohera kaj kruela laŭ la tempopaso, ĉar ĝi transformiĝis en leĝaron,  aplikata ne nur al usonaj kompanioj, sed ankaŭ trudata al kiu ajn entrepreno aŭ institucio en la mondo, kiu kuraĝas komerci aŭ negoci kun Kubo.

Tiu ĉi leĝaro koncernas ĉiujn negocojn, transakciojn financajn, komercon, kaj eksterlandajn  investojn; ĉio, kio donas al Kubo enspezojn kaj bonfarton por la civitanaro, estas barita de la usonaj leĝoj, dekretoj, ĉantaĝoj kontraŭ aliaj firmaoj kaj simile, por haltigi ĉiujn intertrakti kun Kubo kaj tiel provoki la fiksitan celon, detrui la kuban sistemon socialistan, kiu spite al propraj mankoj, ne preteratentas la homojn, nek abandonas ilin je propra sorto.

Meze de tiu ĉi kunteksto, ĵus prezentita, en la nuna epoko de interreto, la sociaj retoj estas uzataj kiel parto de tiu politiko agresi, mensogi, instigi al perforto kaj malamo.

Kiel neniam antaŭe, ni, la normalaj civitanoj vidis kiel tra la sociaj retoj, aperadis pluraj klopodoj perforte instigi la homojn agi kontraŭ la konstitucia ordo. 

Oni instigas ĉefe gejunulojn agi kiel vandaloj, trudi teroron, ataki policanojn aŭ kiun ajn defendanton de la revolucia procezo,  kaj agojn de terorismo. 

Rezulte, la pasintan 11-an de julio okazis forrabado de merkatoj, ne precize manĝajojn sed aliajn  ekipaĵojn. Oni atakis  infanan hospitalon en la urbo Cárdenas en la  okcidenta provinco Matanzas, ktp. Sekve, efektiviĝas mensogaj kampanjoj, prezento de manipulitaj fotoj kaj kvazaŭ subpremado, bone muntitaj kaj dissendataj de sociaj retoj kun amplifiko en konataj dekstremaj kaj eĉ supozeble seriozaj gazetoj tra la mondo. La celo estas  montri al la mondo kvazaŭ ni vivas en plej malbona malcivilizo, perforto kaj detruo.

Bonŝance, ankaŭ ekzistas la alia flanko de tiu ĉi monero; organizoj de la kuba junularo, universitatanoj, gelaboristoj, kamparanoj, studentoj kaj artistoj, intelektuloj kaj scienculoj, virinoj kaj viroj daŭre konscias pri la bezono defendi nian socian projekton, ĉar spite al ĝia mankoj, ĝi estas tiu, kiu kunportis al tiu ĉi kariba insulo, la plej grandan kvanton da justico kaj egaleco.

Lige al tio, la peto pri misfama humanitara interveno, milita interveno kun Usono ĉekape, kiun ni rifuzas ĉar neniel taŭgas por nia realo. Krome,  ĉar similaj aventuroj nur provokis detruon, ruinigon kaj mizeron al la popoloj en diversaj mondopartoj, speciale en nia regiono.

La kampanjon denuncis la kubaj aŭtoritatoj, interalie, la  ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, kiu esprimis ke  “dum la popolo kaj la registaro frontas la Kovim-19 kaj disponigas ĉiujn rimedojn al batalo por la sano, tiuj, kiuj blokadas la insulon klopodas impulsi senkreditigan kampanjon”.

Do, jen plia fakto. Nuntempe la insulo frontas pandemian pinton de la malsano kaj samtempe estas bonaj novaĵoj, unu el ili  estas, ke Kubo posedas du vakcinajn kandidatojn kun tre bona efikeco kontraŭ la Kovim-19, unu el ili, Abdala jam estas rajtigita por urĝa uzo kaj tiel fariĝis la unua vakcino de Latinameriko, kreita kaj fabrikita en nia lando. La dua, Soberana, baldaŭ estos same rajtigita ĉar jam estas pruvita ĝia efikeco post fio de la klinikaj provoj.

La landa prioritato nuna estas venki la malsanon por daŭre kaj firme avanci en siaj sociekonomiaj transformoj cele al pli da prospero.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up