Mipymes kaj manĝ-produktado en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-10 11:45:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Imagen / ACN

Lastatempe, kuba vicĉefministro kaj ministro pri ekonomio Alejandro Gil Fernández raportis, ke la jura pako aprobita por kreo de mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj en nia lando ekvalidos la 20an de septembro.

De tiu momento komenciĝas transforma procezo kun tiuj mastrum-kompanioj. Inter la agadoj, kiuj havos prioritaton ekde la komenca momento, estas tiuj celantaj nutraĵan produktadon, kiu sendube estas strategia agado por la nacio.

Ekzemplo de la grandega potencialo, kiun havas ĉi tiu sektoro, estas la florado de mini-industrio dediĉita al manĝaĵproduktado, kiu jam kontribuas al teritoria memprovizo, kaj de tie la unuaj mikro, malgrandaj kaj mezaj entreprenoj aŭ ne-agrikulturaj kooperativoj naskiĝos, en procezo de rekonvertiĝo, kiu ekde ĉi tiu septembro komenciĝos per la reta registrado de la formo de administrado decidita de iliaj grupoj, kiu jam progresis tra la tuta lando kadre de la diversigo de ekonomiaj aktoroj entreprenita de antaŭ kelkaj jaroj.

En la kuba ĉefurbo la mini-industrioj dediĉitaj al produktado de manĝaĵoj havas 7 bazajn produktajn liniojn kun 74 specoj de produktoj, inter kiuj ni povas trovi fruktajn sukojn, dolĉaĵojn,  vinagrojn kaj aliajn duonprilaboritajn kaj prilaboritajn produktojn, kiuj atingas la kuban konsumanton tra la merkata reto.

Unu el la celoj, kiujn ĉi tiuj mini-industrioj atingas, estas anstataŭigi importojn de produktoj, kiuj hodiaŭ ne povas esti importitaj kaj kiuj povas esti produktitaj tiamaniere, provizante la postulon de la enlanda merkato.

Malgraŭ la escepta kunteksto, kiun la lando travivas hodiaŭ pro la intensigo de la usona blokado, pligravigita de la pandemio, Kubo sin dediĉas al la transformo de siaj ekonomiaj aktoroj kun la kreo de mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj ŝtataj kaj privataj, kio kontribuos al antaŭenigado de procezo el la interno, partoprena, noviga kaj kun kunordigitaj interesoj, per kiu  la teritorioj sukcesos kreski de la bazo kaj per siaj propraj klopodoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up