Moncada markis turnopunkton de la kuba Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-26 19:43:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Iama Kazerno  Moncada

Ĉi-jare en Kubo oni festas la 69-an jubileon de la historia sturmo al kazernoj Moncada kaj Bayamo, eventoj kiuj markis turnopunkton de la kuba Revolucio. Jen historia rememoro.

En la orienta urbo nomata Santiago de Kubo, je pli ol 900 km-ojn de Havano,  situas la iama milita  Kazerno Moncada,  siaepoke la dua plej grava tutlande, kie la armeo de la diktatoro Fulgencio Batista posedis solidan bastionon por la orienta regiono de Kubo.

Santiago de Kubo, kiu ĉi-jare  festas sian 507-an jubileon ĝuste  dum tiuj ĉi tagoj, estas la ĉefurbo de la samnoma orienta provinco. Ĝi  eniris la historion depost la sturmo farita de junula grupo komandita de Fidel Castro la 26-an de julio 1953, kun la celo kapti ĝian armilaron kaj poste ekigi la batalon kontraŭ la reĝimo de Batista sur la montaro.

Aliflanke, la tuta plano estis fari la samon paralele  en simila kazerno milita en la najbara urbo Bayamo. Ambaŭ  agoj efektiviĝis samtempe por pli fortigi la ribeleman celon, sed la armeo estis antaŭavertita kaj la rezulto estis favora al la tre bone ekipita armeo.

La milita sturmo fiaskis kaj multaj junuloj estis enkarcerigitaj kaj tie mortigitaj post suferi torturojn. La aliaj estis forsenditaj al malliberejo en la okcidento de la lando, sude de Havano en la tiama  Insulo de Pinaro, hodiaŭ Insulo de Junularo, kie funkciis la triste konata Modela Karcero. Post dujara mallibereco kaj popolaj premoj, ili estis liberigitaj: Fidel Castro kaj liaj kunuloj   ekziliĝis en Meksiko.


Politika signifo kaj la idearo de José Martí

Spite al la malvenko milita, tiu ĉi agado montris al la mondo, kaj precipe al la kubanoj, la realon de la reĝimo de Fulgencio Batista, kiu regis la landon danke al milita puĉo kaj restis ĝis 1958, kiam la nova armeo ribelema de Fidel forpelis lian armeon, kiu estis siatempe unu el la plej bone ekipitaj kaj modernaj, subtenitaj de Usono.

La sturmo al la kazerno Mocada, estis turnopunkto en la historio de Kubo. Ĝi  markis la komencon de la milito por la nacia liberigo, kiu finiĝis la unuan de januaro 1959.

Tiu ĉi ago estis plena je  simbolo, ĉar ĝi okazis en 1953, la jaro de la centjara naskiĝdatreveno de la nacia apostolo kuba José Martí, organizanto de la sendependiga  milito kontraŭ la hispana koloniismo kaj homo profunde kontraŭimperiisma. Ĝuste tial Fidel nomis lin intelekta aŭtoro de la sturmo al kazerno Moncada.

La 26-an de julio,  estas ĉiujare festata kiel nacia liberiga tago, kaj  ĉirkaŭ ĝi okazas diversaj festoj tradiciaj, politikaj mitingoj, karnavaloj, kaj pluraj aliaj, memore al la forpasintoj kaj al la naskiĝo de la ribela armeo komandita de Fidel, kiuj ne nur forpelis la novkolonian reĝimon, sed de tiam defendas la novan batalon por socialisma socio, kiu devas rezisti al la malamo de najbara imperio, la plej potenca en la homa historio, kiu neniam rezignis je la ideo faligi,  retroirigi la  historion kaj ĝis nun provadis per plej diversaj agresoj ŝanĝi la konstitucian ordon kaj la socialisman vojon elektitan de la kubanoj.

Ĉi-jare, la centra provinco Cienfuegos estas sidejo de la ĉefaj solenaĵoj pro tiu ĉi nova datreveno, sed tra la tuta lando kaj placoj okazas kulturaj kaj alispecaj festoj.

La lando sukcesis venki la pandemian pinton kaj ĝi estas subkontrolo, danke al la sukcesa laboro de niaj sciencistoj kreintaj plurajn vakcinojn, tial, estas multaj kialoj por festi, malgraŭ tio ke la ekonomia situacio estas ja ege kompleksa.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up