Maljuniĝo sen perforto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-04 09:45:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Geavoj en Kubo

La nova  kodo de familioj aprobita en Kubo, jam valida, enhavas novecajn aspektojn. Ĝi donas apartan atenton al la temoj  de ne diskriminacio, justico kaj respekto al diverseco.

La nova Familia Kodo protektas la interesojn de pli maljunaj plenkreskuloj, viroj kaj virinoj 60-jaraj aŭ pli aĝaj kaj homoj en situacio de vundebleco. Ĉi kaze temas pri personoj  kiuj havas personan, familian aŭ alian situacion en rilato kun la medio kaj malfortigitan sociekonomikan statuson. Kiel konsekvenco, ili prezentas situacion de risko kiu povas konduki al socia ekskludo.

La rilatoj kiuj disvolviĝas en la familia medio baziĝas sur digno kiel la supera valoro kaj inter la principoj, kiuj regas la normon en Artikolo 3, estas respekto al la deziroj kaj preferoj de pli maljunaj plenkreskuloj kaj handikapuloj, egaleco kaj nediskriminacio en la familia ordo, solidareco, la serĉado de feliĉo kaj respekto, inter aliaj.

Krome, la rolo de avinoj kaj avoj en la intergeneracia transdono de tradicioj, kulturo, edukado, valoroj kaj korinklinoj estas rekonita.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up