Liberpensula kongreso: Estigo de la nova multpolusa mondordo estas revolucia procezo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-01 12:36:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De Felicitas RABE

 

Esperanto-kongreso

La 18an de majo 2023 sesiis la kongreso de Monda Unido de Liberpensuloj en la germana urbo  Frankfurto ĉe Majno. Ĝin partoprenis 80 geesperantistoj en la Civitana Domo Bornheim.

Klaus Hartmann, la prezidanto de la Monda Unio salutis la ĉeestantojn kaj esprimis ke la liberpensuloj hodiaŭ staras en la tradicio de la Liberpensula Internacio fondita en 1880. Tiutempe la centra disputo de la liberpensuloj estis tiu kun religio kaj eklezio, kiu transiris al la batalo kontraŭ la manipulado kaj unuecigo fare de la “okcidentaj” komunikiloj.

Pri la konferenca temo “Libera pensado kaj la nova multpolusa mondordo” parolis personoj el Germanujo, Aŭstrujo, Serbujo, Luksemburgo kaj Svislando; ankaŭ la kulturaj kontribuaĵoj metis apartajn akcentojn: Kiel demonstran signon kontraŭ la ekzilado de la rusa kulturo, la pianistino Ekaterina Frank prezentis pianludojn de Sergej Raĥmaninov kaj interalie kantis la “Kanton pri la gruoj”. La kantisto Ernesto Schwarz, konata pro siaj novaj tekstoj por malnovaj kantoj, prezentis interalie “La rusoj kulpas pri ĉio”, kaj la brita kantisto Guy Dawson entuziasmigis per la kanto “Ami go home!”

La falanta giganto ĉe sia karambolo povas kaŭzi damaĝojn

La ĝenerala sekretario de la Monda Unio, Jean-Marie Jacoby el Luksemburgo, en sia prelego “La monda situacio ŝanĝiĝas”, priskribis la finon de la usona regado: “La monda regado de Usono finiĝas. La hegemono falas kaj giganto falanta povas kaŭzi damaĝon ĉe sia karambolo. Sed konstateblas, ke jam nur 35 landoj obeas al la hegemono – tiu estas la nombro de la landoj, kiuj pretis ekonomie damaĝi sin mem per la kontraŭrusaj sankcioj. Sed ekonomie same kiel politike, la triopo Usono-NATO-EU estas jam superita de la BRICS, kiu ne enmiksiĝas en la internan politikon de la koncernaj landoj, kio intertempe kondukis al 19 aliĝ-kandidatoj.”

Al Usono oni nun fortiras la kontaktilon por financado, per tio ke la dolaro jam ne estas la monda mono. En la jaro 2000 oni faris ankoraŭ 66 elcentojn de la monda komerco en usonaj dolaroj, en 2022 tiu proporcio estis jam nur 47 elcentoj kaj en la unuaj tri monatoj de 2023 tio falis al 40 elcentoj. Samtempe la [mondaj] rezervoj en dolaroj en 20 jaroj malaltiĝis de 71 elcentoj al 60 elcentoj.

Jacoby indikis la grandegan usonan ŝtat-ŝuldon de 31,4  bilionoj da dolaroj, kiuj estas 120 elcentoj de ĝia artefarite (fare de la financ-industrio) pufigita MEP. Samtempe la milit-buĝeto – 1000 miliardoj da dolaroj – pagas grandan parton de la loĝistiko kaj la konservadon de la 800 milit-bastionoj tra la mondo.


 La milit-industria komplekso de Usono, laŭ li, konsistas el privataj firmaoj, kies ĉefa celo estas la profito kaj ne la produktado de plej efikaj armil-sistemoj.

En Ĉinujo same kiel en Ruslando oni atingas per ŝtataj firmaoj kaj per malpli da mono konsiderinde pli bonajn rezultojn – aktuale tute aparte ĉe la supersono. Tiel la rusa armeo fine ankaŭ ne havas problemon de postliverado de municio. Male, usona kvarstela generalo avertis, ke ĉe milito kontraŭ Ĉinujo oni havus municion nur por sep tagoj, kaj germanaj generaloj, laŭ la preleganto, avertis ke la municio sufiĉus nur por du tagoj da milito.

En la sekvo, laŭ la preleganto, Usono jam ne havas la eblecon de konvencia mondmilito, sed nur de kolektiva memmurdo. Sed la internacia financkapitalo, kiu intertempe gvidas same la usonan registaron kiel ankaŭ tiun de la EU, de tio ne profitus.

La membrolandoj de la EU per la kontraŭrusaj sankcioj, kondukas la ekonomion kontraŭ la muron. Post kiam ili, laŭ ordono de Usono, fortranĉis sin disde la favoraj rusaj energi-portantoj kaj krudmaterialoj, ili troviĝas sub la minaco perdi sian konkurenc-kapablon kaj senindustriiĝi.

“Tio ŝanĝeblas nur per «Ami go home and take your NATO with you» kiel bazo por paco kaj popolamikeco kun ĉiuj popoloj de Eŭropo kaj Azio, ankaŭ kun rusoj kaj ĉinoj”, Jacoby konkludis.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 29-an de Majo 2023


Fonto: https://esperanto.mv.ru/komunistoj/dokumentoj-rabe_liberpensula_kongreso_2023_05

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up